Tupelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tupelo
Nigra tupelo (Nyssa sylvatica)
Nigra tupelo (Nyssa sylvatica)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Kornusacoj Cornaceae (Tupelacoj Nyssaceae)
Genro: Tupelo Nyssa
L.
Specioj

Nyssa aquatica - Akvo-tupelo
Nyssa biflora - Marĉa tupelo
Nyssa javanica - Indonezia tupelo
Nyssa leptophylla - Hunana tupelo
Nyssa ogeche - Ogiĉia tupelo
Nyssa sinensis - Ĉina tupelo
Nyssa sylvatica - Nigra tupelo
Nyssa ursina - Ursa tupelo
Nyssa yunnanensis - Junana tupelo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tupelo (Nyssa) estas nomdona genro de la familio tupelacoj (Nyssaceae) en la ordo kornusaloj (Cornales); iuj subordigas ĝin al la familio kornusacoj. La genro havas 9 speciojn el kiuj 5 kreskas en marĉa, humida regiono de orienta Usono. La aliaj specioj estas indiĝenaj en Orient-Azio kaj en okcidenta Malajzio. Iliaj branĉoj estas horizontalaj aŭ subenkliniĝantaj, la larĝaj folioj staras dise, la arboj estas unuseksaj.

La plej disvastiĝanta specio en Nord-Ameriko estas la nigra tupelo (Nyssa sylvatica). Ĝi altas 18 m, malofte eĉ 30 m. Oni plantas ĝin kiel ornamplanton pro la skarlatruĝa aŭtuna foliaro.

La akvo-tupelo (N. aquatica) kreskas ĝis 24–30 m, la trunko estas okulfrape dikiĝanta ĉe la bazo.

La ogiĉia tupelo (N. ogeche) estas malofta specio kun manĝebla frukto.

La floroj de la tupelo-arboj estas etaj, verd-blankaj, la fruktoj estas malgrandaj, blu-nigraj aŭ purpuraj beroj.

La ligno de la tupelo (plej ofte vendita estas la lignaĵoj el ŝlim-tupelo) estas helflava aŭ helbruna kun fajna strukturo. Oni produktas el ili skatolojn, tavollignon, kestojn, plankokovrajn lamenojn ktp.