Tupolev Tu–160

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
strategia bombaviadilo Tu–160

Tu–160 (NATO-kodo: Blackjack) estas malpeza bombaviadilo, evoluigita en la Sovetunio fare de la Planburoo Tupolev (OKB–156) en la 1970-aj jaroj. La aviadilo havas ŝanĝeblajn flugilangulojn, ĝi estas supersona. Ĝi ekservis en 1987 nun servas 16 ekz. en la Rusa Armeo. La Tu–160 la plej granda batalaviadilo, konstruita ĝis nun. La rusaj pilotoj karesnomas ĝin Blanka Cigno.

Ĝi estis soveta respondo al usona aviadilo B–1, la unua flugo okazis en 1981, seria produktado komenciĝis en 1984 en Kazanjo. Oni produktis el ĝi 35 ekz. (inkl. 3 prototipojn) anstataŭ la planita 100. La produktado ĉesis en 1992 pro monmanko. Oni planas en 2008–2009 finprodukton de 6 ekzempleroj kaj ekservon en la armeo.