Saltu al enhavo

Turbo-folko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Turbofolko (serbe Турбо-фолк, angle Turbo-folk) estas muzika ĝenro, kiu disvolviĝis ĉefe en Sudorienta Eŭropo kaj atingis larĝajn segmentojn de la loĝantaro tie. Turbofolko miksas tradician popolmuzikon kaj popularajn kantojn kun roko, popmuziko kaj tekno; elektronikaj instrumentoj estas vaste uzataj. La ĝenro komencis disvolviĝi fine de la 1970-aj jaroj kaj gajnis popularecon dum la 1980-aj jaroj. Turbofolko estas populara tra la tuta teritorio de la antaŭa Jugoslavio, kun Serbio restanta la ĉefa centro de la turbo-folka movado ĝis nuntempe.

La pioniroj de turbofolko estis la artistoj Mile Kitić, Boban Zdravković, Lepa Brena kaj Dragana Mirković. Turbofolko atingis sian pinton en la 1990-aj jaroj dum la jugoslavaj militoj kaj specife en Serbio. La termino unue estis uzata en kanto de la montenegra kantisto Rambo Amadeus, kiu ironie nomis ĉi tiun muzikon "kakofonio", priskribante siajn proprajn verkojn. Aparta kanto ankaŭ estis dediĉita al ĝi, en kiu Rimbo komparis turbofolko kun naciismo, alkoholaĵo, krimo kaj popkulturo.[1][2] [3]

Krome, turbo-folk-muziko ĉeestas en Bulgario, Turkio, Norda Makedonio, kaj Grekio, kie ĝi estas ĝuata kune kun ĉalga, arabesko, kaj laika, la respondaj muzikaj ĝenroj en Bulgario, Turkio, kaj Grekio. Manele estas stilo tre simila al turbo-folk kaj estas tre populara en Rumanio.

Kiel la nomo sugestas, ĝi estas moderna versio de popolmuziko, ofte kun elementoj de elektronikaj muzikinstrumentoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rambo Amadeus, eurovision.tv, Eŭrovido Kantokonkurso 2012 partopreninta listo
  2. Stakić, Vladimir, "Ogledalo tamne budućnosti", Борба, 1988-11-11, paĝoj 9.
  3. . Musik für idioten (germane) (2011-12-02). Alirita 2025-08-14 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]