Turdetanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimuma teritorio de turdetanoj en suda Iberia Duoninsulo.

La Turdetanoj estis popolo de la iberoj kiuj loĝis en Turdetanio, regiono kiu enhavis la teritoriojn de la valo de la rivero Gvadalkiviro el Algarvo en la nuna Portugalio al Sierra Morena, koincide kun la teritorioj de la antikva civilizo de Tartezo. Limis norde kun la Turduloj, okcidenete kun los Konioj kaj oriente kun la Bastetanoj.

Ŝajne ili havis kontaktojn kun grekoj kio kondukis al malapero de tiu popolo ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K. fare de la malamikoj de la gento de fenicoj kaj Kartago.