Ture Sventon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ture Sventon
fikcia homo • literatura rolulo
Kreita de Åke Holmberg
Verko Tam Sventon
Rolita de Jarl Kulle, Helge Skoog, Robert Gustafsson
Informoj
Sekso vira
Nacieco Svedio
Ekipita per ĉemizo
Okupo privatdetektivo
vdr

Ture Sventon estas fikcia detektivo en sveda literaturo por infanoj, ĉe naŭ verkoj de Åke Holmberg. La libroj estas parodioj de detektivhistorioj.

Ture Sventon estas "praktikanta privatdetektivo", kies oficejo situas en Reĝina Strato (Drottninggatan), en Stokholmo. Li kredeble estas la plej bona privatdetektivo en la tuta lando. La problemo (en la unua libro) nur estas ke li mem estas la sola kiu scias tion. La plej bona amiko de Ture Sventon, sinjoro Omaro, ĉiam partoprenas en la solvado de la kazoj. Sventon kaj Omaro renkontiĝas la unuan fojon kiam Omaro klopodas (kaj finfine sukcesas) vendi flugantan tapiŝon al Sventon.

Ture Sventon estas konata pro sia lispo, pro tio ke li manĝas multe da fastobulkoj kaj pro sia fluganta tapiŝo.

Libroj pri Ture Sventon en la sveda:

  • Ture Sventon privatdetektiv
  • Ture Sventon i Öknen
  • Ture Sventon i London
  • Ture Sventon i Stockholm
  • Ture Sventon i Paris
  • Ture Sventon och Isabella

Libroj pri Ture Sventon tradukitaj al Esperanto: Ture Sventon en Londono (origine Ture Sventon i London), tradukita de Malte Markheden.