Turgut Özal
Turgut Özal | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Turgut Özal | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1927 en Malatya | ||||
Morto | 17-an de aprilo 1993 (65-jaraĝa) en Ankaro | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Tombo | Topkapı Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | islamo • sunaismo vd | ||||
Lingvoj | turka vd | ||||
Loĝloko | Malatya vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio ![]() | ||||
Alma mater | Istanbula Teknika Universitato - elektrotekniko (1950–) ![]() | ||||
Partio | Patria Partio (1983–1989) National Salvation Party (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Özal family vd | ||||
Edz(in)o | Semra Özal (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Ahmet Özal (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto inĝeniero ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Turgut ÖZAL (naskiĝis la 13-an de oktobro 1927 en Malatya - mortis la 17-an de aprilo 1993 en Ankaro)
turka ŝtatisto ka liberala politikisto, la 8-a Prezidanto de Turkio de 1989 ĝis 1993, Ĉefministro (1983-1989), servante kiel estro de la partio Patrujo.
La sesjara oficperiodo (1983-1989) kiel ĉefministro kun la Anavatan Partisi, kiun li fondis, estas konsiderita fazo de liberala ekonomia politiko kaj kultura re-islamigo de Turkio [1].
Politika vivo
[redakti | redakti fonton]Post kiam Süleyman Demirel estis elpovigita (la 12-an de septembro 1980), li estis nomumita fare de la militistaro kiel vicregistarestro kaj financministro kun la tasko de daŭrigado de sia ekonomia politiko. La 14an de julio 1982, li eksiĝis pro la daŭra financkrizo. Post kiam lia Fedrelandsparti ( ANAP ) venkis en la senatelektoj la de 6-an de novembro 1983, li sukcedis Bülend Ulusu kiel registarestro. Li tiel iĝis la tria demokratie elektita gvidanto en la historio de Turkio post Adnan Menderes kaj Süleyman Demirel [2].
Kiel ĉefministro kaj ekde 1989 kiel prezidanto, li transformis la turkan ekonomion per privatigo de multaj ŝtataj entreprenoj. Tio plibonigis rilatojn kun la okcidenta mondo, precipe kun Usono [3].
Turgut Özal rekomendis pli bonajn rilatojn kun Okcidenta Eŭropo. Li celis alporti Turkion kiel plenan membron de la Eŭropaj Komunumoj (EK), kaj vidis Turkion kiel ponto inter Oriento kaj Okcidento, inter la islamaj landoj kaj Eŭropo. En la sama tempo, li respondecis pli-malpli pri tio, kion multaj en Turkio konsideris kiel revigliĝo de Islamo, kiu estonte devis okupi pli videblan lokon en la socia vivo, per pli granda malfermiteco al pli religiaj islamaj cirkloj en la lando. Tiuj estis longe rigarditaj negative fare de la parte Kemalista ŝtata elito. Lia ekonomia kaj socia politiko estas referencita kiel Özalismo.
En 1991, li propre iniciatis la partoprenon de Turkio en la koalicio kontraŭ Irako dum la Golfa Milito [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Remembering Turgut Özal and his legacy".
- ↑ BAŞBAKAN . PRIMEMINISTERY . BAŞBAKANLARIMIZ : Turgut ÖZAL. Arkivita el la originalo je 5 February 2009. Alirita 17 March 2010 .
- ↑ . From the 'Özal Model' to the AKP period, p. 178–179 (2011).
- ↑ Henriksen, Thomas H.. (31 January 2022) America's Wars: Interventions, Regime Change, and Insurgencies after the Cold War, 1‑a eldono, Cambridge University Press. doi:10.1017/9781009053242.003. ISBN 978-1-009-05324-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bibliotekoj |