Turingia Baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turingia Baseno
Geomorfologia baseno
naturregiono • lowland [+]

LandoGermanio
- koordinatoj51° 7′ 58″ N, 10° 58′ 18″ O (mapo)51.132781710.9717658Koordinatoj: 51° 7′ 58″ N, 10° 58′ 18″ O (mapo)


Turingia Baseno (Turingio)
Turingia Baseno (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Skema mapo de la Turingia Baseno, germanlingve etikedita

Map
Turingia Baseno
Vikimedia Komunejo:  Thuringian Basin [+]
vdr

La Turingia Baseno - germane Thüringer Becken - estas geomorfologia baseno en la centra kaj norda parto de la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi etendiĝas proksimume 90 kilometrojn de nordokcidento ĝis sudoriento de la rivero Unstrut ĉe la urbo Dingelstädt ĝis la rivero Ilm ĉe la urbo Bad Sulza, kaj proksimume 55 kilometrojn de nordoriento ĝis sudokcidento de la loĝloko Seega ĝis la rivero Gera ĉe la urbo Arnstadt. Sume la baseno kovras areon de proksimume 2,700 kvadrataj kilometroj, pli-malpli sesono de la tuta areo de Turingio. En tiu areo vivas ĉirkaŭ 650 000 loĝantoj (loĝdenso 163 loĝantoj po km²). La basena grundo estas agrikulture tre fekunda.

La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente (la Nacia Parko Hainich cetere estas la sola nacia parko de la federacia lando).