Turisma Restadejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:08, 6 maj. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Turisma Restadejo de Cruz de Tejeda, en Gran Canaria (Kanarioj).

La Turismaj Restadejoj aŭ en hispana Paradores de Turismo estas aro de hoteloj de alta kategorio distribuitaj tra tuta Hispanio, kutime en simbolaj konstruaĵoj aŭ elstaraj lokoj elektitaj pro sia historia, arta aŭ kultura intereso.[1]

Historio

Turisma Restadejo de Santo Estevo, en la provinco Orense (Galegio).

Deveno

La koncepto Paradores datiĝas el 1926 kiam la Markizo de la Vega Inclán apogis la konstruon de loĝejo en la Sierra de Gredos, kiu iĝos la unua Turisma Restadejo de la reto. Post la inaŭguro de tiu unua Turisma Restadejo, oni konstituis la Junta de Paradores y Hosterías del Reino, oficialan administran organizon.

Kresko

La Turisma Restadejo de Gredos, en la provinco Avilo, estis la unua Restadejo de la reto. La sekvaj kiuj malfermiĝis estis tiuj de Oropesa (Toledo) kaj Úbeda (Ĥaeno) en 1930, Ciudad Rodrigo (Salamanko) en 1929 kaj Mérida (Badajoz) en 1933.

La ĉefa etenda momento okazis en la 1960-aj jaroj, koincide kun la grava turisma disvolviĝo kiu vivis la lando. En tiuj jaroj la reto de Paradores pasis de 40 al 83 instalaĵoj.

Komence de 2014 la reto de Paradores estas formata de 96 instalaĵoj en ĉiuj hispaniaj regionoj, escepte ĉe Balearoj. Multaj el ili situantas en interesaj konstruaĵoj histori-artaj kiaj kastelojmonaĥejoj, kiuj estis taŭge rehabilititj por hotela uzado.

Notoj

  1. http://www.europapress.es/economia/noticia-mas-50000-internautas-visitaron-paradores-tv-primer-dia-emision-red-20090116131416.html Más de 50.000 internautas visitaron "Paradores TV" en su primer día de emisión en la Red, 2009, Paradores, http://www.paradores.tv/ hispana.

Eksteraj ligiloj