Wikitravel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turismo-Vikio)
Ĉi tiu artikolo temas pri privata vikio, angle "Wikitravel", kontrolita de firmao "Internet Brands". Por Vikimedia projekto, angle "Wikivoyage" rigardu la paĝon Vikivojaĝo.
Logobildo de Wikitravel

Wikitravel (VikiVojaĝo[1]) estas projekto de turisma gvidilo kies enteno estas libera (permesilo Creative Commons Share-Alike) kunlabore redaktata per vikio uzanta la sofvaron MediaWiki).

Ĝi ekzistas ankaŭ en Esperanto.

Wikitravel estinte asocio fariĝis firmao[redakti | redakti fonton]

La firmao Internet Brands annoncis ke ĝi akiris Wikitravel-on, kaj ankaŭ World66 (world66.com Arkivigite je 2018-06-05 per la retarkivo Wayback Machine), je la 20-a de aprilo 2006 [2] ; la projekto do fariĝis komerca. Tiun evoluon decidis la fondintoj de Wikitravel kaj ne la kontribuantaro. Rekta sekvo de tiu decido estas foriĝo de la plej multaj administrantoj kaj kelkaj kontribuantoj de la germanlingva versio, kiuj fondis je la 10-a de decembro 2006 germanlingvan sekcion de forkprojekto nomita Wikivoyage. Okaze de tiu forkiĝo la tuto de la germanlingvaj artikoloj de Wikitravel estis importitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Wikitravel[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]