Turismo Competición 2000

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turismo Competición 2000
emblemo
automobile racing series
Komenco 1979 vd
Lando(j) Argentino vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Turismo Competición 2000, ofte mallongigita kiel TC 2000, estis konkurso de aŭtokurado per turismaj aŭtoj, kiu okazadis en Argentino de 1979 ĝis 2011, antaŭaĵo de la nuna Súper TC 2000.

Ĝi estis agnoskata kiel unu el la ĉefaj konkursoj de turismaj aŭtoj en Latinameriko. Ĝi havis la partoprenadon de oficialaj teamoj, interalie, de la argentinaj filioj de Renault, Chevrolet, Honda, Ford kaj Toyota, kiuj modifis siajn respektivajn stratajn modelojn taŭge por sporta konkuro, kun stiristoj de la unua nacia rango kaj kelkaj fremdaj.

En la jaro 2012, oni anstataŭigis la konkurson per duklasa strukturo, simile kiel estis ŝanĝintaj sin ĝiaj frataj kategorioj, la Turismo Carretera, Top Race kaj Turismo Nacional. En tiu jaro inaŭguriĝis la Súper TC 2000, konkurso de teknologie antaŭevoluintaj aŭtoj, kaj la TC 2000, kiu nomiĝis laŭ la mallongigo de la pli frua konkurso kaj konservis la samajn veturilojn.