Turismo de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sektoro turisma estas tre grava por la ekonomio de Azerbajĝano. La abundo de naturaj kaj kulturaj allogaĵoj igas ĝin ekzota kaj altira turisma destino por multaj vizitantoj. La lando estis tre konata turisma celo en la jardeko 1980, tamen, la Milito en Montara Karabaĥo, dum la jardeko 1990 paralizis la turisman industrion kaj negative damaĝis la bildon de Azerbajĝano kiel turisma lando.[1].

Ne estis ĝis la jaroj 2000-2009 kiam la turisma industrio denove komencis vigliĝi kaj rekuperi sin. En tiuj ĉi jaroj la lando spertis altan kreskadon de la nombro de vizitoj kaj tranoktadoj de turistoj el multaj landoj kvankam ankoraŭ la plimulto de la turistoj venas de Rusio[2].

La Registaro de Azerbajĝano disvolvigas Azerbajĝanon kiel altkvalita turisma loko. Temas pri nacia strategio por igi la turismon unu el la ĉefaj kontribuantoj al la nacia ekonomio[3].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Власти Азербайджана обеспокоены состоянием исторических памятников в Нагорном Карабахе
  2. http://www.azadliq.org/content/article/388501.html Azərbaycan Qarabağın turizm imkanlarını təbliğ edir
  3. Ministry of Culture and Tourism of Azerbaijan: Goals

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]