Turismo en Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turismaj regionoj de Argentino[1]: Argentina Nordokcidento (oranĝkolora), Argentina Mezopotamio (helverda), Kujo (sablokolora), Kordobo (malhelverda), Bonaero kaj Provinco Bonaero; (ĉielblua) kaj Argentina Patagonio (blua).
Vido de la Lago Nahuel Huapi, en la provincoj Neŭkeno kaj Río Negro.
La Valo de la LunoIschigualasto, en San Juan, posedas nekalkuleblan valoron paleontologian. Deklarita Monda heredaĵo de UNESCO en 2000.
La akvofalo Iguacuo en la provinco Misiones.
Cerro Catedral en Bariloche, Río Negro, la plej granda skiejo de Latinameriko.
La Preĝejo Sankta Francisko en Salta, posedas la plej altan sonorilturon de Sudameriko. [2]
La kvartalo San Telmo, en Bonaero, loko de akademioj de tango kaj merkato de antikvaĵoj.

Argentino estas la plej vizitata lando de Sudameriko kaj la kvara plej vizitata de la tuta amerika kontinento. Laŭ oficiala informo de la Monda Organizaĵo pri Turismo, en 2010 la lando ricevis pli ol 5 300 000 turistoj el eksterlande, kio signifis ĉirkaŭ 4930 milionojn de dolaroj de enspezo de valutoj.[3] La eksterlandaj turistoj devenas ĉefe el Brazilo, Ĉilio, Peruo, Kolombio, Meksiko, Bolivio, Ekvadoro, Puerto Rico, Urugvajo, Kostariko, Venezuelo kaj Paragvajo de inter latinamerikaj landoj; kaj el eŭropaj landoj Hispanio, Italio, Francio, Nederlando, Germanio, Irlando, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Belgio kaj Svisio; kaj de Usono, Kanado kaj Ĉinio[4] de la landoj de la resto de la mondo.

Ekonomia Gravo[redakti | redakti fonton]

La etenda teritorio de Argentino havas grandajn turismajn allogaĵojn. La valorigo de la loka monunuo post la devaluto de 2002 favoris la alvenon de grandaj kvantoj de eksterlandaj turistoj,[5] kio faris la landon komerce pli alirebla ol en la 1990-aj jaroj.[5] Krome ĉar multekostiĝis la veturado al ekŝtero, ankaŭ multaj argentinanoj dediĉis sin al la enlanda turismo.[5]

La rekuperado de la sektoro estas tre elstara: la enspezoj pro akcepta turismo okupas la trian lokon en la rangaro de valutenirado kiel ekvivalento de eksportado. En 2006, la sektoro reprezentis la 7,41 % de la MEP,[6] kvankam menciindas, ke la eliro de argentinanoj cele turismi superas la enirejojn kaj ekvivalas al 12 % de la MEP.[7] Eksterlandanoj konsideras Argentinon kiel zono sen armitaj konfliktoj, terorismo aŭ sankrizoj.[8]

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Bonaero elstaras kiel preferata centro por kaj eksterlandaj kaj landaj turistoj (5 250 000 en 2007).[9] Ili estas allogitsaj de aktiva urbo, kosmopoliteca kaj kun ampleksa infrastrukturo. Inter multaj aliaj faktoroj, tango estas unu el ĉefaj tialoj por la vizito al la argentina ĉefurbo.[10] La populara noche porteña (bonaera nokto) estas unu el grandaj allogaĵoj pro siaj variaj kulturaj, kuirataj kaj distraj proponoj.

Alia menciinda centro de allogo estas la akvofaloj Iguacuo, en la provinco Misiones, deklaritaj en 1984 Natura Monda Heredaĵo fare de la Unesko. La falo de la akvenhava rivero Iguazú komplementiĝas per la ĉirkaŭa ĝangalo.

Argentino posedas gravan varion de lokoj de montaro, en kelkaj el ili oni praktikas montogrimpadon kaj aliaj bazigas sian turisman allogecon sur lo kontakto kun la neĝo aŭ en siaj karakteraj pejzaĝoj. La ĉefaj troviĝas en la okcidento de la lando, en la Andoj, kvankam estas ankaŭ formaĵoj montaraj en la Sierras de Córdoba. Inter la lokoj plej uzataj por montogrimpado troviĝas la monto Akonkagvo, nome la plej alta monto de Ameriko. La turismaj lokoj plej gravaj pro sia neĝo estas Bariloche kaj Las Leñas. Formaĵo internacie konata estas la Quebrada de Humahuaca. La Nubtrajno estas unu el tri plej altaj fervojoj el la mondo. Ĝi eliras el la provinco Salta, kaj trapasas la Quebrada del Toro preterpasante tra Tastil ― konsiderita unu el ĉefaj urbaj antaŭhispanaj centroj de Sudameriko ― kie estas ruinoj arkeologiaj.

La Provinca Parko Ischigualasto, konata ankaŭ kile "Valle de la Luna" (Lunvalo), estas situanta ĉe la norda pinto de la provinco San Juan, je 330 km de la urbo San Juan. Estas protektita areo kie videblas tute malkaŝe kaj klare diferenca la tuta periodo Triaso komplete kaj ordigite, pro kio la 29an de novembro de 2000 estis deklarita Monda Heredaĵo fare de la Unesko.

La glaĉeroj estas unu el ĉefaj allogaĵoj de la Argentina Patagonio. La plej konata estas la Glaĉero Perito Moreno, kies alireblo kaj karaktera regula rompo havigas singularan allogecon. Ĝi etendas super la akvoj de la suda branĉo de la lago Argentino, kun larĝo de 5 km kaj alto super la nivelo de la lago, de el 70 al 60 metroj. Tiu glacimuro kovras etendon de 230 km². La areo de la patagoniaj glacikampoj kaj glaĉeroj estas natura trezoro, estis deklarita Monda Heredaĵo fare de la Unesko en 1981.

En la lastaj jaroj gravis la modigo kaj modernigo de la vina turismo, nome turismo tema bazita sur la vinproduktado kun la iniciatoj de la nomitaj "Vinvojoj" en la provincoj San Juan kaj Mendoza same kiel ĉe la saltprovincaj Kalĉakiaj Valoj, turismo kiu allogas nombrajn eksterlandajn turistojn kiuj venas por surloki gusti la argentinajn vinojn.[11]

Ushuaia, la plej suda urbo de la mondo.

La vintra turismo okazas ĉefe en la regiono de la Lagoj, ĉe la deklivaro de la Andoj en las provincoj Neŭkeno, Río Negro kaj Ĉubutio; krom la praktiko de montosportoj, la zono havas allogaĵojn de lagoj de glaĉera deveno kaj Naciaj Parkoj ĉirkaŭitaj de densa vegetaĵaro. En ties centro la urbo Bariloche borde de la lago Nahuel Huapi kaj je malmultaj kilometroj de la monto Katedralo, iĝas la ĉefa vintra centro de Sudameriko, allogante plej parton de la turismo kaj enlanda kaj eksterlanda.[12]

Dum somero granda parto de la turismo interna argentina direktas sin al diversaj urboj de la Atlantika Marbordo de la provinco Bonaero, kie Mar del Plata estas la ĉefa el tiuj. La plej parto de tiuj urboj koncentras sian ekonomian aktivecon en la somera sezono. La dua celo pri kaptado de la interna turismo estas konstituita de la Sierras de Córdoba, kies ĉefa turisma centro estas Villa Carlos Paz en la Valo Punija. La regiono Litoral kun siaj riveraj strandoj, la termaj kompleksoj kaj la karnavaloj en la provinco Corrientes kaj en la provinco Entre Ríos, inter aliaj, konstituas la trian celon de la enlanda turismo.[13] Tradicie, la monato januaro estas tiu kiu generas plej peton de luado.

Aliflanke, la zono de la duoninsulo Valdés (en la provinco Ĉubutio) estas areo deklarita Monda Heredaĵo fare de la Unesko en kiu kuniĝas la atlantika marbordo kaj la argentina Patagonio; alia granda celo internacia kun tiaj karakteroj estas en la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko. Ushuaia, la provinca ĉefurbo, funkcias kiel elirpunkto al ekskursoj kaj krozo-ŝipoj al la Antarkto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Turismo de Argentino: Regionoj. Arkivita el la originalo je 2007-04-16. Alirita 2014-05-13.
  2. Iglesia y Convento San Francisco Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, José de Guardia de Ponte, Portal de Salta. Konsultita la 24an de februaro de 2014.
  3. https://web.archive.org/web/20080819191518/http://www.tourismroi.com/Content_Attachments/27670/File_633513750035785076.pdf UNWTO World Tourism Barometer June 2008, UNWTO, 2008, Monda Organizaĵo pri Turismo, angle, alirita la 5an de aŭgusto de 2008, volumen 6, n.º 2, paĝo 30.
  4. http://www.argentina.ar/temas/turismo/18255-crece-el-turismo-chino-en-argentina Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Crece el turismo chino en Argentina, alirita la 19an de oktobro de 2013, 18a de aprilo de 2013, Argentina en noticias, hispane.
  5. 5,0 5,1 5,2 Agostina Maroni, Laura Mastroscello kaj Florencia Montefiore, Eumed http://www.eumed.net/libros/2007a/225/ Efectos de cambios en el Tipo de Cambio Real Bilateral en las Exportaciones de Turismo, 2007, isbn=13: 978-84-690-4230-4
  6. http://www.pagina12.com.ar/diario/suplementos/turismo/10-1191-2007-12-09.html PBI y el turismo, alirita la 13an de aŭgusto de 2008, 9a de decembro de 2007 Página/12.
  7. INDEC. Datos para 2004. "Turismo internacional. Mercosur y países seleccionados. Año 2004", INDEC.
  8. http://www.fenhoteles.com/esp/fen_inversores.asp Arkivigite je 2007-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Perspectivas del Sector Hotelero en Argentina - Inmejorables, alirita la 23an de junio de 2008, 2002, Grupo Fën.
  9. http://www.bue.gov.ar/informacion/?menu_id=2 Arkivigite je 2008-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Turismo en Buenos Aires. Alirita la 7an de aŭgusto de 2008 bue.gov.ar
  10. http://www.buenosaires.gov.ar/areas/gestion_turismo/noticias/?modulo=ver&item_id=10987&contenido_id=15707&idioma=es Más de 120 000 brasileños eligieron la Ciudad de Buenos Aires como destino turístico, alirita la 23an de junio de 2008, 27a de oktobro de 2006, Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires
  11. http://www.vinosyco.com.ar/wine_news50.htm Arkivigite je 2009-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Mendoza, 8va capital vitivinícola del mundo. Alirita la 10an de aŭgusto de 2008, Vinos&Co.
  12. Bariloche y Cataratas son los dos centros turísticos favoritos http://www.clarin.com/diario/1999/07/25/e-03801d.htm[rompita ligilo] Alirita la 13an de septembro de 2008
  13. Cordoba, el litoral y buenos aires los destinos mas elegidos. http://www.continental.com.ar/noticias/sociedad/cordoba-el-litoral-y-buenos-aires-los-destinos-turisticos-mas-elegidos/20120407/nota/1666088.aspx Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de junio de 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]