Saltu al enhavo

Turismo en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Eiffel-Turo estas unu el la plej vizitataj lokoj en Francio.

Turismo en Francio estas grava parto de ekonomio de Francio: ĝi ricevis 83 milionojn da eksterlandaj turistoj en 2012, kaj pro tio ĝi estas la plej vizitata lando en la mondo. Tiun jaron, turismo konsistigis 7,33 % el la tuta malneta enlanda produkto de Francio[1].

Ĉefaj turismaj allogaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kultura turismo

[redakti | redakti fonton]
La kastelo Chenonceau, en la valo de Luaro.

Kulturaj lokoj estas multaj en Francio: en tiu lando estas 38 objektoj de la Monda heredaĵo de Unesko, el kiuj 34 estas kulturaj[2].

Francio estas interalie konata pro siaj kasteloj, ekzemple tiuj de la valo de Luaro.

Malgrandajn, pentrindajn vilaĝojn promocias la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio”

Ripozo kaj amuzturismo

[redakti | redakti fonton]
Saint-Tropez, fama banurbo ĉe la Bordo Lazura.

Francio havas multajn banurbojn laŭ la manika, atlantika kaj mediteranea marbordoj.

Ĝi havas ankaŭ amuzparkojn, inter kiuj la plej famaj estas Disneyland Paris, Futuroscope kaj Parc Astérix.

Popularaj turismaj lokoj

[redakti | redakti fonton]
La Monto Sankta Mikaelo estas populara turisma loko.

Jen listo de la 20 plej vizitataj lokoj en 2012[1].

RangoLokoUrboVizitantoj en 2012
1Disneyland ParisChessy16 000 000
2LuvroParizo9 437 743
3Kastelo de VersaillesVersailles7 278 745
4Eiffel-TuroParizo6 270 000
5Centro Georges PompidouParizo3 791 585
6Musée d'OrsayParizo3 579 130
7Cité des Sciences et de l'IndustrieParizo2 641 356
8Nacia Muzeo de Natura HistorioParizo2 040 313
9Triumfa ArkoParizo1 732 280
10FuturoscopeChasseneuil-du-Poitou, Jaunay-Clan1 730 000
11Parc AstérixPlailly1 722 000
12Puy du FouLes Épesses1 600 000
13Galeries nationales du Grand PalaisParizo1 518 927
14Usona tombejo de Colleville-sur-MerColleville-sur-Mer1 413 516
15Muzeo de armeoParizo1 404 739
16Muzeo de la kajo Branly-Jacques ChiracParizo1 280 622
17Kastelo de la dukoj de BretonioNanto (Francio)1 276 675
18Monto Sankta MikaeloLe Mont-Saint-Michel1 246 983
19Turo MontparnasseParizo1 150 085
20Viadukto de MillauMillau1 135 000

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Mémento du tourisme 2013 (france), p. 158. Ministrejo de metio, komerco kaj industrio (novembro 2013). Arkivita el la originalo je 2014-01-08. Alirita 2014-02-19 .
  2. ↑ Francio (france). Unesko. Alirita 21-an de februaro 2014 .