Turka liro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liro
valuto
Ŝtato: Turkio
Subdivido: 100 Kuruş (cendoj)
Kodo laŭ ISO 4217: TRY
Mallongigo: TL
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 2,34 TRY
1 TRY = 0,426 EUR

(januaro 2013)

vdr

La turka liro (Türk Lirası, ISO-kodo TRY) estas la oficiala valuto de la ŝtatoj Turkio kaj Norda Kipro. Ĝi enkondukiĝis per valuta reformo la 1-an de januaro 2005 kaj anstataŭigas la antaŭan valuton turka liro (ISO-kodo TRL): unu miliono da malnovaj turkaj liroj interŝanĝiĝis al unu turka liro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Otomana Imperio kaj la orbazo[redakti | redakti fonton]

La valuto de plej longa tempo la Otomana Imperio nomiĝis Akçe, kaj fine de la imperia epoko estis anstataŭigita de la Kuruş (groŝo). La subunuo nomiĝis Para, kvardekono de Kuruş. La Otomana Imperia Banko eldonis monon en valoroj inter 5 kaj 5.000 Kuruş.

Meze de la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento kiel nova valuta unuo enkondukiĝis la liro, kiu egalvaloris al 100 Kuruş. Ĝis la fino de la Unua Mondmilito la valoro de la liro estis ligita la certa kvanto da oro kaj la valoro de la Kuruş al certa kvanto da arĝento. Post la milito enkondukiĝis "monbileta liro", kiu laŭ valoro proksimume egalis al naŭono de la ora liro.

Fondiĝo de la respubliko[redakti | redakti fonton]

Post la fondiĝo de la turka respubliko la otomana liro estis anstataŭigita de turka liro, kaj sur la antaŭa flanko de ĉiuj monbiletoj unue bildiĝis la portreto de la ŝtatestro Mustafa Kemal Atatürk. Post la morto de Atatürk dum la jaro 1938 enkondukiĝis monbiletoj kun la portreto de la nova prezidento İsmet İnönü, sed ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento oni reenkondukis protreton de Atatürk.

Inflacio[redakti | redakti fonton]

De ĉiam la otomana kaj poste turka liro suferis je granda inflacio, kiu gvidis al konstanta, forta valoroperdo de la liro kompare al aliaj valutoj. Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento tiu valoroperdo estis averaĝe 8 procentoj ĉiujare, sed poste drame kreskis kaj nur haltis dum la jaro 2004. Ekde tiam la valoro de la nun nova turka liro dneove kreskas:

monbileto de 100.000 malnovaj turkaj liroj
  • 1933 — 1 usona dolaro = 2 turkaj liroj
  • 1966 — 1 usona dolaro = 9 turkaj liroj
  • 1970 — 1 usona dolaro = 13 turkaj liroj
  • 1980 — 1 usona dolaro = 90 turkaj liroj
  • 1988 — 1 usona dolaro = 1.300 turkaj liroj
  • 1995 — 1 usona dolaro = 45.000 turkaj liroj
  • 1996 — 1 usona dolaro = 825.000 turkaj liroj
  • 2001 — 1 usona dolaro = 1.650.000 turkaj liroj
  • 2004 — 1 usona dolaro = 1.350.000 turkaj liroj
  • 2005 — 1 usona dolaro = 1.290.000 turkaj liroj = 1,29 Yeni Türk Lirası (novaj turkaj liroj)

Pro la grava inflacio la Kuruş fine de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento malaperis el la ĉiutaga vivo. Prezojn oni baldaŭ indiki en milionoj kaj miliardoj da liroj. Jam dum la 90-aj jaroj la tiama ĉefministrino Tansu Çiller] planis ŝanĝi la liron en rilato 1.000:1, sed ne sukcesis realigi tiun planon. Dum la jaro 2005 fine la valuto ŝanĝiĝis en rilato 1.000.000:1.

Pro la stabiliĝo de la nova turka liro oni reenkondukis la subunuon Kuruş, kiu ne plu estis uzita dum la antaŭaj dudek jaroj. 100 Kuruş nun egalvaloras al 1 nova turka liro. Pro tio, ke la Kuruş egalvaloras al centono de la baza valuta unuo, en Esperanto eblas simple nomi ĝin cendo. Novas monbiletoj en valoro de 50 kaj 100 liroj. Dum la jaro 2005 kaj la malnova kaj la nova turkaj liroj estis oficialaj pagiloj, ekde la 1-a de januaro 2006 nur eblas pagi per la novaj liroj.

La valuta reformo estas parto de la penoj pri reformoj de la turka ŝtato, por fine plenumi la kriteriojn por onta membreco en la Eŭropa Unio. De la nova liro la enloĝantoj de Turkio unuflanke atendas psikologian stabiliĝon de sia valuto (la malaltaj nombroj sur la monbiletoj redonu al la civitanoj la fidon en sian propran valuton), kaj aliflanke la vivo plifaciliĝis, ĉar pli simplas kalkuli per la novaj, pli etaj sumoj. La novaj monbiletoj krome nekompareble pli malfacile falsigeblas ol la malnovaj.

Monbiletojn de malnovaj turkaj liroj ankoraŭ ĝis la fino de la jaro 2015 eblos interŝanĝi je novaj liroj en la branĉoj de la turka centra banko; nur ekde la jaro 2016 ili estos senvalidaj.

La turka mallongigo YTL prononciĝas „JeTeLe“. Tiu nomo en Turkio tamen ankoraŭ ne ĝenerale uziĝas. Multaj turkoj plu parolas pri „milyon“ („miliono“).

Monbiletoj kaj moneroj[redakti | redakti fonton]

monero de 1.500 malnovaj turkaj liroj

Monbileto ekzistas en valoroj de 1, 5, 10, 20, 50 kaj 100 Yeni Türk Lirası, moneroj en valoroj de 1, 5, 10, 25 kaj 50 Yeni Kuruş, plus 1 liro.

Kaj sur la antaŭa kaj sur la malantaŭa flanko de la monbiletoj trobeblas protertoj de la unua statestro de la moderna turka ŝtato, Mustafa Kemal Atatürk. La portretoj ne samas, sed bildigas diversajn fazojn de lia vivo. Krome sur la malantaŭaj flankoj bildiĝas kulturaj kaj naturaj monumentoj de Turkio.

La dezajno de la nova turka 1-lira monero kun latuno-kolora kerno kaj arĝento-kolora rando similas al la eŭropa monero de 2 Eŭroj. Ankaŭ grandeco kaj pezo tre similas, sed la valoro de la 1-lira monero nur estas pli-malpli kvarono de la 2-eŭra monero. La samo validas por la nova monero de 50 Yeni Kuruş, kiu tre similas al la eŭropa monero de 1 Eŭro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]