Saltu al enhavo

Turklingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turkalingva Vikipedio)
Turklingva Vikipedio
Retadreso tr.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo turka
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 14-a de julio 2026
Artikolnombro 690 108
Profundeco 170.7
Paĝoj 3 414 695
Redaktoj 37 401 375
Uzantoj 1 838 606
Aktivaj uzantoj 4 348
Administrantoj 22
Dosieroj 44 718
vdr

La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 14-an de julio 2026 ĝi enhavas 690 108 artikolojn.

Emblemo de la turka Vikipedio kun rubando kampanjanta por fino de forbaro de Vikipedio en Turkio
Tuj post forbaro de ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio en Turkio falis legado de turklingva Vikipedio je ĉ. 80%

Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]