Lago Turkana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turkana (lago))
Lago Turkana
salakva lago • endorheic lake [+]

LandoKenjo

Supermara alteco360 m [+]
Koordinatoj4° 3′ 0″ N, 36° 1′ 0″ O (mapo)4.0536.016666666667Koordinatoj: 4° 3′ 0″ N, 36° 1′ 0″ O (mapo)

Longo268 km (166.53 mi)
Larĝo50,1 km (31.13 mi)
Maksimuma profundo73 m
Averaĝa profundo30 m
Akvokolektejo207 600 km² (20 760 000 ha)
Areo6 405 km² (640 500 ha) [+]
Volumeno204 km³

Lago Turkana (Kenjo)
Lago Turkana (Kenjo)
DEC
Lago Turkana
Lago Turkana
Map
Lago Turkana
Vikimedia Komunejo:  Lake Turkana [+]
vdr
Lago Turkana vidata el la Suda Insulo.
Satelita bildo de la Lago Turkana, distingebla rpo ties jada koloro. La rivero Omo eniras ĉe la pinto. La rivero videbla en la malsupra maldekstro estas Turkwel, kiu estis baraĵita por hidroelektra energio.

Lago TurkanaTurkano, iame konata kiel Lago Rudolf, estas lago en la valo Granda Rifto, en norda Kenjo, kun ties fora norda pinto trapasante al Etiopio.[1] Ĝi estas la plej granda konstanta dezerta lago kaj la plej granda alkala lago en la mondo. Laŭ volumo ĝi estas la kvara plej granda sala lago en la mondo post la Kaspia Maro, Isik-Köl, kaj la Van (sen kalkuli la malpliiĝanta Suda Arala Maro), kaj inter ĉiuj lagoj ĝi rangas la 24a. La akvo estas trinkebla, sed ne bongusta. Ĝi eltenas riĉan lagan naturon. La klimato estas varma (ĝis 63 °C (145 )) kaj tre seka.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rokoj de la ĉirkaŭa areo estas ĉefe vulkana. La Centra Insulo estas aktiva vulkano, kiu elsendas vaporon. Elstaraj kaj rokaj bordoj estas troviĝanta en la orientaj kaj sudaj bordoj de la lago, dum estas dunoj, terpecoj kaj ebenaĵetoj en la okcidentaj kaj nordaj, je pli malalta alteco.

Ĉe la bordoj la ventoj povas esti tre fortaj, ĉar la lago varmiĝas kaj malvarmiĝas pli malrapide ol la tero. Subite, violentaj ŝtormoj oftas. Tri riveroj (Omo, Turkwel kaj Kerio) fluas en la lago, sed ĉar mankas elfluo, ties nura akvoperdo okazas pro vaporiĝo. La lagaj volumoj kaj dimensioj estas variebla. Por ekzemplo, ties nivelo falis je 10 metroj inter 1975 kaj 1993.[2]

Pro temperaturo, sekeco kaj geografia malfacila atingeblo, la lago retenas sian naturan karakteron. Nila krokodilo troviĝas abunde ĉe la ebenaj bordoj. La rokaj bordoj estas hejmo de skorpioj kaj viperoj.

La Naciaj Parkoj Lago Turkana estas nune listigitaj kiel UNESCO Monda Heredo. La Nacia Parko Sibiloi kuŝas sur la orienta bordo de la lago, dum la Nacia Parko Centra Insulo kaj la Nacia Parko Suda Insulo kuŝas en la lago mem. Ambaŭ estas konataj pro siaj krokodiloj.

En la areo de la Lago Turkana estas abundo de homedaj fosilioj malkovritaj.

3° 35′ N 36° 7′ O / 3.583 °N, 36.117 °O / 3.583; 36.117 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La limo inter Etiopio kaj Kenjo estis fonto de polemiko. Mallonga konsidero de la temo povas troviĝi en dokumento de la usona State Department, Ethiopia – Kenya Boundary Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Historiaj lagoniveloj estas konsulteblaj en la World Lakes Database Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Encyclopædia Britannica laŭ "Rudolf, Lake"
  • Chambers World Gazeteer, eld. David Munro, W & R Chambers Ltd. & The Press Syndicate of the University of Cambridge, 5th Edition, 1988, ISBN 978-1-85296-200-5 laŭ Turkana, Lake.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]