Turkestano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la regionego Turkestano en Centra Azio. Pri la urbo Turkistano de Kazaĥio vidu apartan artikolon.
Turkestano
(Lando de la Tjurkoj)
Regiono
Bandera del Turquestan.svg
Flago
Oficiala nomo: ترکستان (perse) aŭ Türkistan (turke)
Areo 2 500 000 km² (250 000 000 ha)
la areo de la historia Turkestano kun nunaj ŝtataj limoj
la areo de la historia Turkestano kun nunaj ŝtataj limoj

Turkestano estas historia geografia regiono en Centra Azio kun signifa populacio de tjurkaj popoloj. La teritorio ampleksis proksimume 2,5 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj etendiĝis de la Kaspia Maro okcidente ĝis la dezerto Gobio oriente. La areo apartenas al sep nuntempaj ŝtatoj.

Divido[redakti | redakti fonton]

Turkestano nuntempe kutime dividiĝas en tri areojn:

  1. La okcidenta Turkestano (ankaŭ nomata "Rusia Turkestano" aŭ "Sovetunia Mezazio") konsistas el la suda parto de Kazaĥio kaj el Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Foje ankaŭ kunkalkuliĝas la areo de la eksa rusia ĝenerala gobernio "Stepo", do norda kaj okcidenta Kazaĥio.
  2. La orienta Turkestano (ankaŭ nomata "Ĉina Turkestano") origine limiĝis al la sudokcidenta parto de la Ujgura Aŭtonoma Teritorio (Ŝinĝjango), sed intertempe celas la tutan teritorion. Ujguraj separatistoj tiun parton ankaŭ ofte nomas Ujgurio (aŭ Ujghuristan, do "lando de la ujguroj).
  3. La norda parto de la nuna Afganio nuntempe inter la parolantoj de tjurkaj lingvoj ofte nomatas "suda Turkestano". Tiu teritorio origine ekestis el la sudaj partoj de la turkestanaj emirlandoj Buĥaro kaj Kokando. Tiuj inter la jaroj 1886 kaj 1893 doniĝis de Turkestano al Persio. Tial en la 19-a jarocento tiu regiono ankaŭ ofte nomatis "Persa Turkestano". Post la ŝtata sendependiĝo de Afganio tiuj areoj apartenis al tiu ŝtato kaj la nomo Persa Turkestano ne plu uziĝis. Kontraste al la aliaj partoj de Turkestano en tiu regiono pli malfrue ekvivis tjurkaj etnoj.