Saltu al enhavo

Turkisa herba papageto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkisa herba papageto
Masklo de turkisa herba papageto
Masklo de turkisa herba papageto
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Genro: Neophema
Salvadori, 1891
Specio: Turkisa herba papageto Neophema pulchella
Shaw, 1792
N. pulchella
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Turkisa herba papageto (Neophema pulchella) estas specio de papagoj el genro Neophema, renkontebla en eosta Aŭstralio: de sud-eosta Kvinslando, tra Novsudkimrio, ĝis nord-eosta Viktorio. La specion unue formale priskribis George Shaw en jaro 1792.

Tiu ĉi birdo estas malgranda kaj maldika papago, ĉirkaŭ 20 cm longa kaj 40 g peza, kun rimarkebla seksa duformismo en kolorigo de plumaro. La iĉo estas plejparte verda, kun pli flavecaj malsupraj partoj, lia vizaĝo kaj flugiloj estas brile turkiskoloraj, kaj la ŝultroj ruĝaj. La ino estas multe pli pala kaj malbrila, kun pale verda brusto kaj flava ventro, kaj ruĝaj makuloj ĉe ŝultroj mankas al ŝi.

Kutima habitato de la specio estas herbejoj kaj malfermaj duonarbaroj, kie regas arboj de genroj Eucalyptus kaj Callitris. Ĝia dieto konsistas plejparte el semoj de herboj, al kiuj la birdoj okaze aldonas florojn, fruktojn kaj koĉoideojn. Nestojn ili konstruas en arbotruoj, plej ofte de eŭkaliptoj. Plej ofte turkisaj herbaj papagetoj ne migras, kvankam iuj populacioj nomadumas en limigita areo.

Pro koloniigo de Aŭstralio grandaj areoj de taŭgaj por turkisa herba papageto habitatoj estis detruitaj kaj multaj nestejoj perdiĝis. En la unua duono de la 20-a jarcento la specio ege malkreskis kaj estis endanĝerita, sed nun ĝi ŝajne restariĝas. Ekde la 19-a jarcento homoj tenis turkisajn herbajn papagetojn kiel dombirdoj, kaj en kapteco aperis kelkaj kolormutacioj, ne renkonteblaj en naturo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Desegnaĵo pri la papago far Jacques Barraband el libro Histoire Naturelle des Perroquets far François Levaillant (1805)

Turkisa herba papageto estas konata en regiono de Sidnejo ekde almenaŭ 1788, la plej frua periodo de koloniigo de Aŭstralio. Formale la specion unue priskribis George Shaw sub dunomo Psittacus pulchellus en 1792.[1] Li ankaŭ donis al ĝi kutiman nomon Turquoisine laŭ ĝia vizaĝo, kiu havas koloron de turkiso.[2] La holotipo verŝajne trafis al la kolekto de Ashton Lever en Anglio, kaj perdiĝis, kiam la kolekto estis dispartigita kaj disvendita. Germana naturalisto Johann Matthäus Bechstein sendepende priskribis la specion en 1811 sub dunomo Psittacus edwardsii. Bechstein bazis sian priskribon je priskribo de la Perruche Edwards far François Levaillant el lia verko Histoire Naturelle des Perroquets de jaro 1805.[3] Levaillant nomis tiun ĉi specion omaĝe al angla naturalisto George Edwards.[4] En 1823 William Swainson menciis turkisan papagon en sia verko Zoological Illustrations, uzante la nomon donitan far Shaw kiel pli fruan. Interalie li menciis, ke por li estis "neeble reprezenti tiun ĉi perfektan malgrandan estaĵon en ĝia plena beleco".[5] En 1830 René Primevère Lesson resumis la priskribis la saman birdon sub dunomo Lathamus azureus surbaze de pli fruaj verkoj.[3][6] La specia nomo azureus estas mezepoĥa latina vorto kiu signifas "blua" aŭ "lazura".[7] La genron Neophema difinis itala ornitologo Tommaso Salvadori en 1891, kien li metis turkisan herban papageton kun la nuna dunomo.[8]

Ekzistas ioma geografia vario je la aspekto de la birdo, aparte je kvanto de oranĝa koloro sur la ventro.[9] En 1915, Gregory Mathews difinis subspecion dombrainii el subŝtato Viktorio laŭ la pli brila ruĝa koloro sur la dorso, sed esploroj kompare kun specianoj el Novsudkimrio ne konfirmis tiun eldistingon.[3][10] Nun en 2025 neniuj subspecioj de turkisa herba papageto estas agnoskitaj.

El la ses specioj de herbaj papagetoj (genro Neophema), la turkisa estas la plej parenca al la skarlatbrusta herba papageto.[11] Tiuj ĉi du estas alopatria specia paro,[12] kaj la nuraj du specioj en la genro kiuj havas seksan duformismon.[11]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Turkisa herba papageto estas relative malgranda kaj maldika birdo, 20–22 cm longa kaj ĉirkaŭ 40 g peza, kun enverguro de ĉirkaŭ 32 cm. Ambaŭ seksoj havas plejparte verdajn suprajn partojn de plumaro kaj plejparte flavecajn malsuprajn. La iĉo havas brile turkiskoloran aŭ cejanan vizaĝon, kiu donas al la specio ĝian kutiman nomon. La koloro iĝas iom pli malhela sur la frunto kaj iom pli pala sur la vangoj. Kolo kaj dorso de la iĉo estas herboverdaj, ankaŭ la vosto estas herboverda kun flavecaj marĝenoj. La malsupraj partoj estas brile flavaj, iom pli verdecaj ĉe la brusto. Depende de la subspecio, iĉoj povas havi oranĝkolorajn makulojn ĉe ventro kaj malsupra brusto. Flugiloj en faldita stato estas brile bluaj kun iom pli malhela marĝeno kaj ruĝaj bendoj ĉe la ŝultroj; kiam la birdo ekstendas la flugilojn, oni vidas, ke ili estas malhele bluaj kun ruĝaj marĝenoj de supre kaj nigraj kun bluaj ĉefplumoj de malsupre. Supra makzelo de la beko estas nigra, iam pli pala kaj grizeca apud la bazo, kaj la malsupra kremkolora kun griza marĝeno. La vaksaĵo, la ringo ĉirkaŭ okuloj, kruroj kaj piedoj ĉiuj estas grizaj, kaj la irisoj malhele brunaj.[2]

Plumaro de la ino estas ĝenerale pli pala kaj malpli kontrasta: vizaĝo pale blua, gorĝo kaj brusto pale verda, ventro pale flava. Inoj ne havas la ruĝajn makulojn ĉe la ŝultroj, kiujn havas iĉoj, kaj la blua koloro de la flugiloj estas pli pala kaj malpli distingebla. La supra makzelo estas grizece bruna kaj malheliĝas ĝis preskaŭ nigra nur dum nestado, kaj la malsupra tre pale griza, preskaŭ blanka. La haŭtaj ringoj ĉirkaŭ okuloj estas kremkoloraj, eble la plej kontrasta eco de la ina vizaĝo. Dum flugado ĉe la ino oni vidas vastan blankan bendon sur malsupra parto de flugilo.[2]

Junuloj de ambaŭ seksoj estas plejparte similaj al la inoj, sed kun malpli da bluo sur vizaĝo: plej ofte la bluo videblas nur ĉirkaŭ la beko kaj ne disvastigas malantaŭ la okuloj.[13] La blankan strion sur flugilo havas junuloj de ambaŭ seksoj, ĝi malaperas ĉe iĉo kiam li iĝas sekse fekunda.[14] Tamen, eĉ ĉe nematuraj birdoj sekso estas facile distingebla, ĉar iĉoj jam havas ruĝajn makulojn sur ŝultroj kaj povas havi oranĝkolorajn ventrojn, kion inoj neniam havas.[13]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Plenkreska iĉo en Bestoĝardeno Twycross

Natura arealo de turkisa herba papageto estas en kaj ĉirkaŭ la Granda Disiganta Montaro en centra Aŭstralio.[15] La plej norda pinto de la arealo estas 26°S en sudeosta Kvinslando, en komunumoj Cooloola, Blackbutt kaj Chinchilla, kaj uesten ĝis extending westwards to the vicinity of St George. Antaŭ 1945 oni observis la birdon pli norde, apud la rivero Suttor kaj urbo Mackay. En Novsudkimrio la birdoj renkonteblas en vasta bendo de tero limigita de urbetoj Moree, Quambone, Hillston, Narrandera kaj Deniliquin. En Viktorio ĝi renkondebas apud Wangaratta, en eosta Gippsland kaj ĉirkaŭ Mallacoota.[16] Ekzistas raportoj pri observoj de turkisa herba papageto en Suda Aŭstralio, sed plej probable tio ĉi estis misidentitaj skarlatbrustaj herbaj papagetoj,[16] kies inoj tre similas al tiuj de la turkisaj.[11]

Turkisa herba papageto preferas vivi en savanoj kaj duonarbaroj, kiu konsistas el kalitriso (Callitris Spp.) kaj eŭkaliptoj, aparte la blanka (Eucalyptus albens), la flava (E. melliodora), la eŭkalipto de Blakely (E. blakelyi), la ruĝa (E. polyanthemos), la grandnaza (E. macrorhyncha), la popla (E. populnea), aŭ la fera (E. sideroxylon). Inter aliaj arboj kutimaj en la habitato de la papago estas angoforoj (Angophora Spp.) apud Sidnejo, arĝenta eŭkalipto (E. sieberi) en Naturrizervejo Nadgee, rivera eŭkalipto (E. camaldulensis), monta eŭkalipto (E. camphora) aŭ uesta eŭkalipto (E. microcarpa) en pli ebenaj kaj malfermaj areoj. Ene de sia habitato la specio preferas rokajn klifojn kaj krevaĵojn kaj interhabitatajn limojn kaj intermediaĵojn, ekzemple inter duonarbaroj kaj herbejoj aŭ agrokulturaj kampoj.[15]

Turkisa herba papageto ne estas migrobirdo kaj plejparte restas ene de la samaj areoj tutan jaron, kvankam ĝiaj moviĝoj ne estas tre bone studataj. Onikrede, en norda Viktorio la birdoj moviĝas en pli malfermajn terenojn dum la reprodukta sezono, kaj en pli sekaj partoj de la arealo ili nomadas iom serĉante akvon.[17]

Plenkreska ino furaĝas surgrunde
Paro furaĝas inter herboj. Semoj de herboj formas gravan parton de ilia dieto

Turkisaj herbaj papagetoj renkonteblas en paroj aŭ en malgrandaj familiaj grupoj, plej ofte konsistaj je gepatra paro kaj kelkaj gefiloj. Ekster reprodukta sezono oni observis grandajn portempajn birdarojn de ĝis 75 birdoj, plejparte junuloj, sed kiam la sezono alproksimiĝas paroj disiĝas de tiaj birdaroj.[18] Aŭtune kaj vintre turkisaj herbaj papagetoj ofte sidas komune, kiam ili ne furaĝas kaj ĝenerale ripozas.[19] Tranoktumas ili en arbokronoj de grandaj arboj, kiel eŭkaliptoj aŭ akacioj,[16] en alteco de 1–8 m super grundo,[19] kaj tage ripozas en iuj ajn arboj proksimaj al iliaj furaĝejoj.[16] Voĉaj signaloj de turkisaj papagetoj estas ankoraŭ malmulte studitaj. Oni observis altajn, mallaŭtajn "salutojn", per kiuj la birdoj interŝanĝas dum flugado aŭ manĝado, kaj la laŭtan, akran alarmigan signalon, markantan eblan minacon. Oni aŭdas la plej vivan interparolon de la papagoj kiam ili alvenas al arbokrono vespere kaj pripariĝas tranoktumi.[20]

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]
Ina turkisa herba papageto en kapteco

Turkisa herba papageto estas monogama kaj emas formi stabilan paron por tuta vivo.[18] Dum pariĝa ritualo, la iĉo sidiĝas vertikale sur branĉo aŭ arbostumpo kaj ekstendas flugilojn demonstrante siajn ruĝajn kaj bluajn makulojn al la ino.[19] Se la ritualo estas sukcesa, la paro formiĝas, kaj la ino serĉas oportunan lokon por nestumi.[19] Oni observis la tutan reproduktiĝan ciklon, ekzemple, en Nacia parko Girraween ĉe la limo inter Novsudkimrio kaj Kvinslando.[16] Por nesto la ino elektas arbotruon, ofte vertikalan aŭ preskaŭ vertikalan, en vivaj aŭ mortaj arboj, plej ofte eŭkaliptoj. Oni observis ankaŭ kiel tiuj ĉi birdoj nestumis en malnovaj homaj lignaj konstruaĵoj, ekzemple malnovaj kaj putrantaj palisoj. Plej ofte la nestotruo situas en arbo en malferma kampo aŭ duonarbaro je ne malpli ol 1 m super grundo. Laŭ mezuroj prenitaj en norda Viktorio, averaĝa nesto de turkisa herba papageto estas 10×6 cm vasta ĉe la enirejo kaj 50–76 cm profunda.[21] Turkisaj herbaj papagetoj havas similajn nestajn preferojn kiel eosta rozelo (Platycercus eximius), kantanta papageto (Psephotus haematonotus), kaj bruna arbogrimpulo (Climacteris picumnus) kaj ofte konkuras kun tiuj ĉi birdoj por nestejoj.

Reproduktiĝo okazas en pli varma parto de la jaro, kaj plej kutime la ovoj estas metataj inter aŭgusto kaj januaro. La ovaro, kiun la ino metas en la nestotruo sur tavolon de folioj aŭ ligneroj, kutime konsistas je inter 2 kaj 5 ovoj, kvankam iam povas esti ĝis 8. La ovoj estas ovalaj, glataj kaj pure blankaj, 21–22 mm longaj kaj 18 cm vastaj. Oni observas ke ovaroj metitaj en pli fruaj monatoj emas esti pli grandaj ol tiuj de la pli malfruaj, kaj ke pli fore de homaj setlejoj kaj agrokulturaj landoj la birdoj ankaŭ emas meti pli da ovojn. La ino metas ovojn kun intervaloj de 2 aŭ 3 tagoj.[21] La kovado daŭras 18–21 tagoj.[21] Kovas nur la ino, kaj ŝi ankaŭ sole nutras la idojn dum unuaj kelkaj tagoj post eloviĝo, antaŭ la iĉo komencas helpi.[18] Dum la idoj estas en la nesto, la ino forlasas ĝin nur dufoje po diurno, matene kaj posttagmeze.[21] Ambaŭ gepatroj partoprenas en nutrado de la idoj, plejparte per semoj kun ioma aldono de fruktoj.[18] La idoj eloviĝas preskaŭ nudaj, nur kovritaj per maldensaj blankaj lanugoj, blindaj kaj senhelpaj. Ilia haŭto estas rozkolora, kun bluece grizecaj ringoj ĉirkaŭ la okuloj.[13] En la sesa tago post eloviĝo la idoj jam havas bazajn plumojn, kaj en la sepa malfermas la okulojn. La plumaro pli malpli plene formiĝas antaŭ la 21-a tago, kaj la elnestiĝo kutime okazas inter la 23-a kaj la 30-a. En kapteco la tempo antaŭ elnestiĝo emas esti pli longa, ol en naturo.[21]

Naturaj observoj en nord-eosta Viktorio montras, ke ĉirkaŭ 56% da ovoj kondutas al sukcesa elnestiĝo, kaj ke averaĝe 2.66 idoj po gepatra paro forlasas la neston. Kutimaj minacoj por junaj idoj estas la bunta varano (Varanus varius) kaj la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kiuj rutine ĉasas kaj manĝas birdidojn en iliaj nestoj. Krome, junaj birdoj povas morti pro trovarmiĝo en varmega tago aŭ droni en sia arbotruo dum severa pluvo.[21]

Turkisa herba papageto estas plejparte surgrunda semmanĝulo,[22] kiu furaĝas en malfermaj partoj de duonarbaroj, marĝenoj de arbaroj, savanoj kaj paŝtejoj. Oni iam renkontas tiujn ĉi birdojn laŭ frinĝoj de vojoj kaj gazonoj en Aŭstraliaj urbetoj.[15] Ili furaĝas pare aŭ en malgrandaj birdaroj ĝis 30–50 individuoj. Oni observis la papagojn dum tutaj jaroj apud urbo Chiltern en subŝtato Viktorio kaj malkovris, ke grando de birdaroj varias de sezono al sezono: ĝis 30 birdoj en vintro kaj nur 6–8 en printempo aŭ somero. La furaĝado plejparte okazas de frumateno ĝis malfrua posttagmezo, kun kelkhora "siesto" ĉirkaŭ tagmezo.[17] Dum furaĝado la birdoj preferas ombrozajn areojn kun alta herbaro, kie ili pli facile kaŝiĝas de eblaj minacoj.[19]

Plejparto de dieto de turkisa herba papageto konsistas je semoj de herboj kaj arbustoj, kaj aldone manĝas foliojn, florojn, fruktojn kaj koĉoideajn insektojn.[17] Inter plantoj, kies semojn aŭ fruktojn ade konsumas turkisaj papagetoj, estas la kutima frinĝmirtelo (Calytrix tetragona), erekta hibertio (Hibbertia riparia), dafna eriko (Brachyloma daphnoides), kutima gonokarpo (Gonocarpus tetragynus), multaj specioj de geranioj (Geranium Spp.), nigrastamena linlilio (Dianella revoluta), kaj enkondukitaj plantoj kiel granda skuherbo (Briza maxima), malgranda skuherbo (Briza minor), multaj plantoj el genro Danthonia[18] kaj el piza genro Dillwynia, malgrandfolia barboeriko (Leucopogon microphyllus), kutima stelario (Stellaria media) kaj kalendula arktoteka (Arctotheca calendula).[23] Inter pli ekzotikaj nutraĵoj estas nektaro de Grevillea alpina,[18] kaj sporoj de muskoj.[1]

Oni foje observis ke ino metas foliojn de maldika tearbo (Leptospermum trinervium) sub siajn plumojn, sed la observantoj ne scias, ĉu ŝi faras tion por manĝi, por konstrui la neston, aŭ por seniĝi de parazitoj kun helpo de sevo de tiu ĉi planto, kiu havas ioman insekticidan povon.[1]

Samkiel aliaj papagoj el genro Neophema, turkisaj herbaj papagetoj estas vundeblaj por infekto de birda paramiksoviruso.[24] En 1966 oni trovis en cerbo de doma turkisa herba papageto en Nederlando paramiksoviruson, kies antigenaj ecoj estas similaj al malsano de Newcastle. En tiu jaro pluraj birdoj de malsamaj specioj, iklude kelkajn turkisajn herbajn papagetojn, montris neŭrologiajn simptomojn similajn al tiuj de malsano de Newcastle.[25]

Turkisa herba papageto estas unu el multaj specioj de papagoj kiujn infektas parazita nematodo Ascaridia platyceri.[26]

Konserva statuso

[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉirkaŭ 90% de ĉiuj sovaĝaj turkisaj herbaj papagetoj vivas en Novsudkimrio. La Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 de Aŭstralio ne listas tiun ĉi specion "minacata", kvankam en 2000 konservsciencistoj Stephen Garnett kaj Gabriel Crowley en sia verko The Action Plan for Australian Birds proponis por ĝi statuson "preskaŭ minacata" pro observebla malkresko de la specia arealo.[27] Historie, la distribuo de turkisaj herbaj papagetoj multe variis. Laŭ raportoj el la 1880-aj jaroj tiam la papago estis kutima tra tuta eosta Aŭstralio, de Mackay ĝis Melbourne. Tamen, jam en 1915 la specio preskaŭ tute malaperis kaj eĉ estis dum kelkaj jaroj konsiderata formortinta. Oni renkontis ne eĉ unu birdon en Kvinslando inter 1923 kaj 1950, kaj en Viktorio inter la mez-1880-aj kaj 1949. Tamen, en Novsudkimrio la populacioj de turkisaj herbaj papagetoj kreskas ekde la 1930-aj jaroj, kaj en la 1960-aj la specio rekoloniigis Eostan Gipslandon.[17] Oni supozas, ke en jaro 2000 estis ĉirkaŭ 20,000 plenkreskaj birdoj, kaj ilia kvanto daŭre kreskas.[27]

Novsudkimrio

[redakti | redakti fonton]

Iam turkisaj papagetoj estas kutimaj en regiono de Sidnejo, aparte apud Parramatta kaj Penrith. Inter 1875 kaj 1895 iliaj kvantoj en tiu ĉi areo malkreskis katastrofe, kvankam apartaj observoj aperis en la meza 20-a jarcento. Al malkresko de la papago en Novsudkimrio kontribuis ĉasado (oni kaptis la papagetojn por vendi kiel dombirdojn kaj ankaŭ iam por manĝo) kaj, pli grave, habitatdetruo. Ĝia preferata habitato, la Cumberland Plain eosten de Sidnejo, preskaŭ tute malaperis pro ekspando de la urbo,[22] kaj preskaŭ duono de la Novsudkimriaj duonarbaroj iĝis forigitaj pro disvolvo de industrio kaj agrokulturo. La restantaj taŭgaj habitatoj por turkisaj herbaj papagetoj estas malmultaj kaj fragmentitaj.[28] Granda problemo estas forigo de maljunaj kaj mortaj eŭkaliptoj, en kiuj la birdoj povus trovi truojn, taŭgaj por nestumi.[29] Kontrolitaj elbruligoj de arbaroj kaj duonarbaroj povas krei kondiĉojn por kresko de arbustoj anstataŭ herboj, kio malpliigas atingeblan preferatan nutraĵon por la birdoj.[27] Ankaŭ invadaj predantoj kiel hejmaj katoj aŭ vulpoj estas minaco, aparte por idoj kaj adoleskoj.[28] Akorde kun ĉiuj tiuj ĉi konsideroj la New South Wales Threatened Species Conservation Act 1995 en Novsudkimrio listas la specion vundebla pro habitatdetruo.[28]

Kvankam antaŭe tre kutima tra tuta sia arealo, la specio preksaŭ tute formortis en Viktorio en 1917. Tamen en la 1930-aj1940-aj jaroj ĝi rekreskis kaj je granda parto rekonkeris sian antaŭan teritorion.[23] En 2007 la komisiono pri minacata vertebrula faŭno de subŝtato Viktorio listis turkisan herban papageton "preskaŭ minacata".[30]

Birdobredada kulturo

[redakti | redakti fonton]

Turkisaj herbaj papagetoj unue populariĝis kiel hejmaj kaĝbirdoj en la 19-a jarcento, sed dekomence malofre brediĝis en kapteco, kaj multaj metitaj en kapteco ovoj estis nefekundaj.[31] Poste, tamen, oni lernis bredi ilin, kaj dum la lasta jarcento la specio iĝis pli kaj pli kutima en birdobredada kulturo.

Kiel dombirdo turkisa herba papageto havas reputacion de kvieta birdo, kiu ŝatas havi akvujon en sia kaĝo por bani sin.[32] En kapteco aperis kelkaj kolorformoj, ne viveblaj en naturo. Oni bredis specianojn kun brile oranĝkoloraj brustoj per selektado de sovaĝaj birdoj el Novsudkimrio.[33] En la 1950-aj oni sukcesis elbredi flavan formon, kiu ne havas bluan pigmenton, sed konservas la flavan kaj la ruĝan. Tio ĉi estas recesiva mutacio.[34] Aliaj konataj kolormutacioj estas la ruĝfrunta (recesiva), la bunta (recesiva), kaj la verda/olivkolora (dominanta).[35]

Oni observis ke turkisaj herbaj papagetoj kapablas interpariĝi kaj produkti hibridojn kun aliaj specioj de genro Neophema, kiam estas tenataj kune kun ili.[33]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 (1946) “The Turquoise Parrot Near Sydney”, Emu 46 (3), p. 161–67. doi:10.1071/mu946161. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Higgins 1999, p. 573.
  3. 3,0 3,1 3,2 Australian Biological Resources Study (1 March 2012) Species Neophema (Neophema) pulchella (Shaw, 1792). Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Arkivita el la originalo je 29 October 2013. Alirita 23 May 2013 .
  4. Levaillant, François. (1805) Histoire Naturelle des Perroquets 1 (france). Paris, France: Levrault, Schoell & Ce.
  5. Swainson, William John. (1823) Zoological illustrations, or, Original figures and descriptions of new, rare, or interesting animals : selected chiefly from the classes of ornithology, entomology, and conchology, and arranged on the principles of Cuvier and other modern zoologists 2. London, United Kingdom: Baldwin, Cradock & Joy, p. . 67.
  6. Lesson, René Primevère. (1830) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique des ordres, sous-ordres, familles, tribus, genres, sous-genres et races d'oiseaux 1 (france). Paris, France: F.G. Levrault.
  7. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  8. Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Birds in the British Museum. Catalogue of the Psittaci, or Parrots. London, United Kingdom: British Museum, p. 570, 575.
  9. Higgins 1999, p. 583.
  10. (1955) “A Revision of Trichoglossus haematodus and of the Australian Platycercine Parrots”, Ibis 97 (3), p. 432–79. doi:10.1111/j.1474-919X.1955.tb04978.x. 
  11. 11,0 11,1 11,2 Lendon 1973, p. 253.
  12. Forshaw, Joseph M.. (2010) Parrots of the World. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3620-8.
  13. 13,0 13,1 13,2 Higgins 1999, p. 582.
  14. Lendon, Alan (1940). “The "Wing-stripe" as an Indication of Sex and Maturity in the Australian Broad-tailed Parrots”, South Australian Ornithologist 15, p. 87–94 [93]. 
  15. 15,0 15,1 15,2 Higgins 1999, p. 574.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 Higgins 1999, p. 575.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Higgins 1999, p. 576.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 Higgins 1999, p. 577.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 Higgins 1999, p. 578.
  20. Higgins 1999, p. 579.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 Higgins 1999, p. 580.
  22. 22,0 22,1 Turquoise Parrot. Birds in Backyards. Birdlife Australia (2013). Alirita 21 May 2013 .
  23. 23,0 23,1 Tzaros, Chris. (2005) Wildlife of the Box-Ironbark Country. Collingwood, Victoria: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-09983-8.
  24. (2009) “Avian Paramyxovirus Serotype 3 Infection in Neopsephotus, Cyanoramphus, and Neophema species”, Journal of Avian Medicine and Surgery 23 (3), p. 205–08. doi:10.1647/2008-022.1. 5900169. 
  25. Smit, Th. (1976). “Studies on a Virus Isolated from the Brain of a Parakeet (Neophema sp)”, Avian Pathology 5 (1), p. 21–30. doi:10.1080/03079457608418166. 
  26. (1985) “Nematodes (Ascaridia Species) from Some Captive and Feral Parrots”, South Australian Ornithologist 29, p. 190–91. 
  27. 27,0 27,1 27,2 The Action Plan for Australian Birds 2000. Threatened species & ecological communities. Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities, Commonwealth of Australia. Arkivita el la originalo je 2013-12-27. Alirita 21 May 2013 .
  28. 28,0 28,1 28,2 NSW Scientific Committee (June 2009) Turquoise Parrot Neophema pulchella: Review of Current Information in NSW. New South Wales Government. Alirita 28 May 2013 .
  29. Landcare NSW (2013) Turquoise Parrot. Communities in Landscapes. Arkivita el la originalo je 29 October 2013. Alirita 28 May 2013 .
  30. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria – 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment. ISBN 978-1-74208-039-0.
  31. Lendon 1973, p. 285.
  32. Shephard 1989, p. 69.
  33. 33,0 33,1 Shephard 1989, p. 70.
  34. . Mutations of Australian Parrots. The Avicultural Society of New South Wales (1986). Arkivita el la originalo je February 4, 2015. Alirita 5 September 2014 .
  35. . Neophemas – Care and Management. Parrot Society of Australia (1996). Arkivita el la originalo je 2015-04-17. Alirita 14 June 2013 .

Ĉefaj fontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
  • Shephard, Mark. (1989) Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press. ISBN 0-9588106-0-5.