Turkmenio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turkmenio en la Olimpikoj

Flago de Turkmenio
IOK-kodo  TKM
NOK Turkmena Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.tm turkmene
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr

Turkmeniaj sportistoj inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio . Ekde 1996 oficiala turkmenia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn.

Ili neniam konkuris en la olimpikaj Vintraj Ludoj kaj estas la nura postsovetia ŝtato kiu ne konkuris en ili. Turkmenio ankaŭ estas la plej norda lando en la mondo kiu neniam konkuris en la Vintraj Olimpikoj.

La 27-an de julio 2021, Turkmenio gajnis sian entute unuan medalon kiel sendependa nacio ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, kie Polina Gurjeva gajnas la arĝentan medalon en la konkurso por virinoj ĝis 59 kilogramoj en halterlevo.

La Turkmena Olimpika Komitato - turkmene Türkmenistanyň Milli Olimpiýa komiteti - kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 7 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rozi Rejepow (luktado).

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 8 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Çary Mämmedow.

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Şöhrat Kurbanow (boksado).

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 10 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Guwanç Nurmuhammedow'.

manke de ajna vikipedia bildo de olimpika teamo de Turkmenio, jen la turkmena teamo en la malfermo de la Aziaj Ludoj de 2014

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 10 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Serdar Hudaýberdiýew.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Merdan Ataýew (naĝado).

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Merdan Ataýew' (naĝado) kaj Gülbadam Babamuratowa (ĵudo).

La teamo atingis arĝentan medalon, la entute unuan olimpikan medalon por Turkmenio, kaj fine havis la 77-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
emblemo de la nacia komitato
emblemo de la nacia komitato


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]