Turnponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacio de turnponto
Turnponto

Turnponto estas movebla ponto kiu (mal)fermiĝas per rotacio ĉirkaŭ vertikala akso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La supraĵo de la ponto laŭiras, dum la (mal)fermado, arkon. Tio ankaŭ havas sekvojn por la kuniĝo inter la abutmentoj kaj la finaĵoj de la pontkovrilo: neniu parto de la pontkovrilo rajtas tuŝi la abutmenton. Se la ponto en ambaŭ direktoj devas estis malfermebla, tio signifas ke ankaŭ la finaĵoj de la pontkovrilo estu arkformaj.

Antaŭ ol la ponto povas esti malfermata, ĝi estas malligata per malsuprenigo de la krikoj sur kiuj kuŝas la pontkovrilo, la tielnomata surmetmekanismo. En fermita stato la ponto estas riglita per la krikoj.

Turnponto povas konsisti el du samlongaj brakoj, Tiel ekestas du traveturejoj ĉe kio la turnpunkto de la ponto situas sur insulo. Se unu traveturejo sufiĉas, oni konstruas malsamlongbrakan turnponton. En tiu kazo oni devas, por akiri egalan ŝarĝon sur la mekanismo, aldoni kontraŭpezilon al la plej mallonga brako de la ponto.

La avantaĝo de turnponto estas ke estas traveturejo se limigoj en alto por la trafiko, dum tamen eblas rapide (mal)fermi la ponton. La larĝo de la ŝipveturejo tamen povas esti limigita.