Turo Montparnasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Les tours Montparnasse et Eiffel.jpg
La turo Montparnasse. Malantaŭe videblas la Eiffel-turo.

La Turo Maine-Montparnasse, pli ofte nomata Turo Montparnasse (franclingve Tour Montparnasse), estas ĉielskrapanto lokita en Parizo, je la limo inter la 14-a kaj la 6-a arondismentoj, en la samnoma kvartalo Montparnasse. Ĝi estis konstruita inter 1969 kaj 1972 de la arkitektoj Roger Saubot, Eugène Baudouin, Urbain Cassan kaj Louis Hoym de Marien. La turo estas 210 metrojn alta.

Tuj post sia starigo, tiu ĉielskrapanto estis la plej alta ofickonstruaĵo de Eŭropo, kaj restis la plej alta dum preskaŭ dudek jaroj, ĝis la konstruado de la Messeturm en Frankfurto en 1990. La turo restas la plej alta ofickonstruaĵo de Francio, sed tio normale baldaŭ ŝanĝos pro la renovigo de la turo Axa (baldaŭ 225 metrojn alta).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj