Turo de Espantaperros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de Espantaperros
turo
Bazaj datoj
Konstrustilo art of Almoravides and Almohades • Art of Al-Andalus vd
Lando Hispanio vd
Situo Badaĥozo
Situo
Geografia situo 38° 52′ 52″ N, 6° 58′ 2″ U (mapo)38.881088888889-6.9673444444444Koordinatoj: 38° 52′ 52″ N, 6° 58′ 2″ U (mapo)
Turo de Espantaperros (Ekstremaduro)
Turo de Espantaperros (Ekstremaduro)
DEC
Turo de Espantaperros
Turo de Espantaperros
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio
Situo de Turo de Espantaperros
Map
Turo de Espantaperros
vdr
Torre de Espantaperros de Badajoz, ekzemplo de milita islama arkitekturo.
Torre de Espantaperros
"Torre de Espantaperros ", (Serio "Al Islam") de la pentristo Pedro Roque Hidalgo (2000), 122x122 cm.

La Turo de Espantaperros, [espantaPErros] aŭ Hundotimigilo, estas ekstermura turego ĉe la alkazabo de Badajoz, de almohada stilo kaj de oktogona plano. Konstruita en 1169, ĝi estas ĉirkaŭ 30 m alta. Ĝi situas ĉe la Turo de Alpéndiz, kiu situas ĉe la pordego de Alpéndiz, ĉe la restaĵoj de la Preĝejo de Santa María de Calatrava.

Ĝi sekvas la kutimon de la milita almohada arto konstrui ekstermurajn turegojn de poligona plano; tiusence ties konstruo estas antaŭa al tiu de la Torre del Oro de Sevilo.

La plejparto de la turo estas masiva, escepte la du plej altaj etaĝoj kiuj konstituas du volbajn ĉambrojn. En sia origino ĝi estis finita de eta konstruaĵo kvadrata ornamita de interplektitaj arkoj kaj post sia konstruo ricevis, en la 16a jarcento, la niĉon de mudeĥara stilo kiu nuntempe videblas. Tiu mudeĥara finaĵo havis funkcion gastigi sonorilon kiu estis demuntita fine de la 19a jarcento kaj kiu aktuale konserviĝas en la arkeologia provinca muzeo de Badajoz.

La turo ĵus estis renovigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]