Turo de la Ostoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la Ostoj
Restaĵoj de la Turo de la Ostoj, de la 11-a jarcento, en la subtera parkejo de la Placo de Oriento
Restaĵoj de la Turo de la Ostoj, de la 11-a jarcento, en la subtera parkejo de la Placo de Oriento
Restaĵoj de la Turo de la Ostoj, de la 11-a jarcento, en la subtera parkejo de la Placo de Oriento
turo [+]
Koordinatoj40° 24′ 59″ N, 3° 42′ 55″ U (mapo)40.41646389-3.71525Koordinatoj: 40° 24′ 59″ N, 3° 42′ 55″ U (mapo)

Turo de la Ostoj (Madrido)
Turo de la Ostoj (Madrido)
DEC
Turo de la Ostoj
Turo de la Ostoj
Lokigo de Madrido en Hispanio

Map
Turo de la Ostoj
vdr

La Turo de la Ostoj (hispane Torre de los Huesos) estas muzulmana gardoturo, kies restaĵoj ekspoziciiĝas en la subtera parkejo de la Placo de Oriento, en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento de la muzulmana loĝantaro kiu du jarcentojn antaŭe fondis la fortikaĵon Mayrit, kiel parto de la defenda sistemo.

Ĝi troviĝis ekster la citadelo kaj plenumis la funkciojn pri atentado de la ravino de la rojo Arenal, en la nordokcidento de la ĉefurbo, kune al la loko kie nuntempe troviĝas la Reĝa Palaco.

Post la konkero de la urbo Madrido far la reĝo Alfonso la 6-a, en 1083, la turo estis aldonita kiel flanka turo al la kristana murego, kiujn la kastilianoj starigis kiel plilongiĝo de la primitiva fortikaĵo.

La nuna restaĵo estis malkovrita dum la remodeligaj laboradoj en la Placo de Oriento, akcelitaj de la urbestro José María Álvarez del Manzano kaj finiĝintaj en 1996, dum konstruado de subtera parkejo. Nur konserviĝas parto de ĝia bazo.