Turo de la ventoj (Romo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la ventoj
turo
Estiĝo 1578
Lando Vatikano vd
Situo
Geografia situo 41° 54′ 18″ N, 12° 27′ 15″ O (mapo)41.9051194412.45415Koordinatoj: 41° 54′ 18″ N, 12° 27′ 15″ O (mapo)
Turo de la ventoj (Vatikano)
Turo de la ventoj (Vatikano)
DEC
Turo de la ventoj
Turo de la ventoj
Situo de Turo de la ventoj
Map
Turo de la ventoj
Parto de Q3995754 vd
vdr
La kupolo de la kastelgandolfa stelobservejo.

La Turo de la ventoj (itale Torre dei VentiTorre Gregoriana) markas partojn de la iama vatikana stelobservejo, troviĝante en la nordo de la Vatikanaj ĝardenoj. Konstruigis la observatorion la arĥitekto Ottaviano Mascherino.

La konstruo estis iniciata fare de lia papa moŝto Gregorio la 13-a, kiu bezonis tian konstruaĵon por astronomiaj observadoj ĉirkaŭ la enkonduko de la Gregoria kalendaro. La 73 metrojn alta turo estis finkonstruata en 1580. Dum la 17-a jarcento la observatorio estis enkorpigata en la okcidentan alon de la papa biblioteko. Servante kiel norda limo de la koridoro de Pirro Ligorio, la turo apartenas hodiaŭ al la ekspozicia spaco de la Vatikanaj muzeoj.

Ĉar oni tie ĉi ankaŭ estis mezurinta la fortojn kaj direktojn de ventoj, iĝis la neoficiala nomo Turo de la ventoj. Ventoflago transmetis la ventajn direktojn al montrilo ene de la turo jam ne ekzistanta. La nuna stelobservejo de Vatikanurbo troviĝas en Kastelo Gandolfo kaj alia pro pli bonaj veterkondiĉoj en usona Arizono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]