Tuszyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuszyn

Blazono

Blazono
urbo
Tuszyn (Pollando)
Tuszyn (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Tuszyna
Provinco Lodzio
Distrikto Distrikto Łódzki Wschodni
Komunumo Komunumo Tuszyn
Speco de komunumo Kampa
Urborajtoj 1416-1870 kaj ekde 1924
Koordinatoj 51° 37′ N, 19° 32′ O (mapo)51.60916666666719.53Koordinatoj: 51° 37′ N, 19° 32′ O (mapo)
Areo 23,25 km²
Loĝantaro 7201 (en 2004)
Loĝdenso 309,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 95-080
Telefona antaŭkodo 42
TERYT 1101206064
Estro Tadeusz Walas
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Piotrkowska 2/4
Poŝtkodo de estraro 95-080
Telefono de estraro 42 614-30-69
Fakso de estraro 42 614-30-69
Poŝto de estraro tuszyn@tuszyn.info.pl
Komunuma retejo http://www.tuszyn.info.pl
vdr

Tuszyn estas urbo en Lodzio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Tuszyn en distrikto Łódzki Wschodni.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio pri la loko devenas de 1223.

En 1416 Ladislao la 2-a Jogajlo fondis ĉi tie reĝan urbon. En la 15-a jarcento ĝi servis por ĉasado en apuda praarbaro. Tiucele trifoje vizitis ĝin reĝo Kazimiro la 4-a.

En la 16-a jarcento disvolviĝis forsta industrio, bredado de abeloj, paŝtado, muelado. La plej gravan rolon plenumis bierfarado, ankaŭ komerco.

Dum la sveda diluvo en 1655 Tuszyn estis tute bruligita kaj rabita de sveda armeo.

Rezulte de la dua dispartigo de Pollando Tuszyn en 1793 eniris al Reĝlando Prusio. En 1807 estis rn Varsovia Duklando, kaj en 1815 en Kongresa Pollando.

Dum la dua mondmilito la urbo estis sub la germana okupado. La tuta regiono pro agado de germana malplimulto el Lodzo estis enkorpigita al Tria Regno. Germanoj forveturigis al geto en Piotrków Trybunalski la juddevenan loĝantaron, kie ĝi estis murdita.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanisław Muznerowski: Tuszyn w Ziemi Piotrkowskiej (Tuszyn en la Piotrków-Lando), Drukarnia Dyecezalna, Włocławek 1912.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]