Tut-armenaj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tut-armenaj Ludoj (armene Համահայկական խաղեր) estas mult-sporta aranĝo, okazinta inter konkurencantoj de la armena diasporo, Arcaĥo kaj Armenio. Ili konsistas el diversaj konkuroj en individuaj kaj teamaj sportoj inter la armenaj atletoj. Ĝi okazas en Erevano, la ĉefurbo de Armenio, kaj en aliaj urboj.

La Ludoj estas malfermitaj al armenaj pasport-posedantoj (sendepende de nacia deveno) kaj civitanoj de aliaj landoj, kiuj havas armenan devenon. Ankaŭ nearmenaj geedzoj de armendevenaj sportistoj rajtas konkurenci.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo okazigi tut-armenajn ludojn venis de sovetia diplomato Aŝot Melik-Ŝahnazarjan, kiu unue pensis pri la ideo organizi universalajn ludojn por ĉiuj armenoj dum li vizitis komercan vojaĝon en 1965 al Bracavilo, Kongo, preta partopreni la unuajn Tut-Afrikajn Ludojn. Sed, ĉar Armenio estis soveta respubliko kaj ke tian ideon Moskvo konsideris naciisma, Ŝahnazarjan devis atendi ĝis Armenio atingis sendependecon por provi lanĉi sian elpensaĵon.

En 1995, Melik-Ŝahnazarjan unuafoje anoncis publike siajn intencojn krei la Tut-armenajn Ludojn dum li estis en Parizo kiel gasto por Mondaj Ludoj de AGBU. Li rapide akiris la subtenon de la armena diasporo, kun kiu li ne havis kontakton dum la sovetiaj tempoj. La ideo organizi sportojn por ĉiuj armenoj kaj la devizo de la estonta Monda Komitato "Unueco tra Sporto" estis tre apogita de reprezentantoj de Homenetmen, AGBU kaj Homenmen en diasporaj urboj kiel Los-Anĝeleso, Toronto, Montrealo, Bejruto, Parizo kaj multaj aliaj.

Dum la fonda kunveno la 30-an de aprilo 1997, en Erevano, estis kreita Monda Komitato de Tut-Armenaj Ludoj, kun la helpo de tradiciaj armenaj organizoj de la Diasporo kaj la irana-armena kultura-sporta organizo "Ararat". Reprezentantoj de ŝtataj kaj publikaj organizoj de Armenio, Arcaĥa Respubliko kaj ankaŭ armenaj komunumoj el Irano, Argentino, Turkio, Aŭstralio, Germanio, Kanado, Kipro, Francio kaj aliaj landoj fariĝis membroj. Aŝot Melik-Ŝahnazarjan estis elektita la unua prezidanto. Li ankaŭ fariĝis la kreinto de la emblemo, taso, medaloj, preskaŭ ĉiuj simboloj de la organizo kaj ankaŭ la oficiala himno kaj la adiaŭa kanto de la ludoj.

Hodiaŭ, ĝi estas neregistara, internacia organizo, kiu kunlaboras kun la Internacia Olimpika Komitato, Unesko, la Konsilio de Eŭropo kaj aliaj internaciaj sportaj organizoj kaj kontribuas en la disvolvado de sporto en Armenio.

La Ludoj[redakti | redakti fonton]

La Tut-armenaj Ludoj estas kompleksaj konkursoj je individuaj kaj teamaj sportoj inter atletoj de la Respubliko Armenio, Arcaĥa Respubliko kaj atletoj de armena origino de aliaj landoj. La atletoj el diversaj partoj de la mondo reprezentas la urbojn, de kiuj ili venas kaj ne landoj kiel aliaj tut-ludoj. La Tut-armenaj Ludoj okazas plejparte en Erevano, Armenio. La sportoj luditaj dum la ludoj estas piedpilkado, et-piedpilkado, korbopilkado, flugpilkado, naĝado, badmintono, teniso, tabloteniso, ŝako kaj atletiko.

La unuaj tutarmenaj ludoj okazis de la 28-an de aŭgusto 1999 ĝis la 5-a de septembro 1999. Delegacioj el 62 urboj kaj 23 landoj partoprenis la ludojn.

En 2003, oni decidis transformi la Ludojn unufoje ĉiujn kvar jarojn (anstataŭ unufoje ĉiun duan jaron). Ĉi tiu decido estis poste renversita kaj daŭre okazos ĉiun duan jaron.