Tutarabaj koloroj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La tielnomataj tutarabaj koloroj estas ruĝo, verdo, blanko kaj nigro. Ili devenas de "Araba ribelula flago", kiun desegnis ŝarifo Husejn de Hiĝazo por la Araba Ribelo en 1916:
Ĉiuj tiuj koloroj havas historian tradicion ĉe diversaj arabaj regnoj. La flagoj de Jordanio kaj Palestina Aŭtonomio rekte devenas de la "Araba ribelula flago", kies kolorojn prenis multaj modernaj ŝtatoj.
Hodiaŭaj flagoj kun tutarabaj koloroj[redakti | redakti fonton]
Parentezoj indikas adoptodaton.
![]() |
Irako (1963) |
![]() |
Jordanio (1928) |
![]() |
Kuvajto (1961) |
![]() |
Palestino (1964, sed verŝajne multe pli frue) |
![]() |
Sirio (1958) |
![]() |
Sudano (1970) |
![]() |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (1971) |
Aliaj landoj (Egiptio, Jemeno) uzas tiujn ĉi kolorojn escepte de verdo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ: Tutafrikaj koloroj - Tutslavaj koloroj