Tutarta verko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tutarta verko estas verko, kiu unuigas en si diferencajn artojn kiel muziko, poezio, danco/pantomimo, arkitekturo kaj pentrarto. Ĉe tiu la kombinado ne estas ajna kaj ilustra: la eroj necese sin kompletigas. La tutarta verko havas „tendencon al forigo de la limo inter estetika kreitaĵo kaj realeco“ (Odo Marquard). Ĝi ne estas devota atentigo pri la dia kreitaĵo, kiel ankoraŭ spite de ĉiu pompo la arto inter gotiko kaj baroko, sed ĝi pretendas propran valoron.

Historio

La ideo de tutarta verko ekestis en la epoko de la romantiko. La filozofo Friedrich Schelling ekz. emfazis la „necesan diiĝon de la homo“ (Bruno aŭ pri la dia kaj natura principo de la aferoj, 1802). Tiu ĉi intensigita memkonscio permesis al si, egalrangigi la kreadon de artisto kun la kreado de la naturo.

Unuafoje la verkisto kaj filozofo Eusebius Trahndorff mencias ĉi tiun nocion en sia traktaĵo Estetiko aŭ doktrino pri la mondkoncepto kaj arto (1827). En 1849 Richard Wagner reekprenis ĝin en sia traktaĵo Die Kunst und die Revolution (La arto kaj la revolucio). Ĉu Wagner konis la verkon de Trahndorff, estas nerespondita demando.

Edgar Degas: la monaĥina baleto el la opero Roberto la diablo (1831) de Meyerbeer, 1876. Jen ekzemplo por la kunagado de diversaj artoj (muziko, baleto, lumefektoj kaj scenopentraĵoj).

Wagner nomis la atikan tragedion la „grandan tutartan verkon“. En sia traktaĵo aperonta tuj poste Das Kunstwerk der Zukunft (La artverko de la estonteco) li pliampleksigas la signifon de la nocio. En sia ampleksa libro Oper und Drama (Opero kaj dramo) li detalege priskribis, kiel en sia koncepto de muzikdramo la unuopaj artoj subordiĝas al komuna celo. La progresa labordivido (ekz. je la faka separigo en la teatro) kaj la egoisma izoliĝo en la socio laŭ sia vidpunkto devus esti abolita. Kiel pozitiva kaj same negativa modelo li konsideris la Grand opéra en Parizo, kiu unuigis ĉiujn scenartojn sur plej aktuala teknika nivelo.

La gefratoj de Wagner estintis samtempe aktoroj, kantistoj kaj ankaŭ dancistoj, kio pro la specialigo de la teatroprofesioj post 1850 ne plu eblis. Per alia vojo la efektivigantoj devis regajni ĉi tiun universalecon: per egalrajta kunlaboro pri la artverko serve al ĝia aŭtoro. Wagner parolas pri „kooperativo de ĉiuj artistoj“. Je tio li deiras de estetikaj ideoj de la romantiko, de la filozofio de Arthur Schopenhauer samkiel de politikaj idealoj ĉirkaŭ la revolucio de 1848 en Germanio, kiuj sekvis socian utopion:

La grandan tutartan verkon, kiu inkluzivu ĉiujn ĝenrojn de l' arto, por kvazaŭ konsumi ĉiun unuopan de ĉi tiuj ĝenroj kiel rimedo, por neniigi favore al la atingado de la tuteca celo de ĉiuj, nome la nepra, tuja prezentado de la kompletigita homa naturo, - ĉi tiun grandan tutartan verkon li ne rekonas kiel arbitra faro de unuopulo, sed kiel la necese pensebla komuna verko de homoj de l' estonteco.
(Richard Wagner, Das Kunstwerk der Zukunft, 1849, Kap. 5)

Aktuala graveco

La ekspozicio „Der Hang zum Gesamtkunstwerk“ (La emo al tutarta verko) de Harald Szeemann en la Artdomo Zuriko kaj en la Muzeo por la 20-a Jarcento en Vieno montris diversajn tutartajn verkojn: i.a. la Merzbau de Kurt Schwitters, la katedraloj (ekz. Sagrada Família) de Antoni Gaudí, la Monte Verità ĉe Ascona, Il Vittoriale degli Italiani ĉe la Garda-Lago. La ekspozicio kolektas eŭropajn utopiojn ekde 1800, kiuj ne nur limiĝas je nure estetika graveco, sed ankaŭ celas la transformadon de la socia realeco en novan socion.

Nuntempe la nocio tutarta verko parte kongruas kun tiu de la (sinteza) intermedieco. Ĉu artverkoj, kiuj samtempe alparolas diferencajn sensojn, estas liberaj kombinaĵoj laŭsence de plurmedio aŭ ĉu ili kontentigas la postulon de unuiĝo al tutarta verko, tio dependas de la interpretado.

Literaturo

  • Udo Bermbach: Der Wahn des Gesamtkunstwerks. Richard Wagners politisch-ästhetische Utopie. 2. Aufl., Stuttgart: Metzler 2004. ISBN 3-476-01868-7
  • Roger Fornoff: Die Sehnsucht nach dem Gesamtkunstwerk. Studien zu einer ästhetischen Konzeption der Moderne. Hildeheim, Zürich, New York: Olms 2004. ISBN 3-487-12767-9
  • Till R. Kuhnle: "Anmerkungen zum Begriff 'Gesamtkunstwerk' – die Politisierung einer ästhetischen Kategorie?", in: Germanica X, Lille 1992, 35-50.
  • Daniel Schneller: Richard Wagners "Parsifal" und die Erneuerung des Mysteriendramas in Bayreuth. Die Vision des Gesamtkunstwerks als Universalkultur der Zukunft, Bern: Lang 1997. ISBN 3-906757-26-9
  • Harald Szeemann (Hrsg.): Der Hang zum Gesamtkunstwerk. Europäische Utopien seit 1800, Ausstellungs-Katalog, Kunsthaus Zürich 1983
  • Karl Friedrich Eusebius Trahndorff: Aesthetik oder Lehre von der Weltanschauung und Kunst. Berlin: Maurer 1827

Vidu ankaŭ