Tuteŭropa pikniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tuteŭropa piknikopaneŭropa pikniko estis pacmanifestacio, kiu okazis la 19-an de aŭgusto 1989 ĉe la limo inter Aŭstrio kaj Hungario, apud hungara urbo Sopron. Kunsentis ambaŭ landoj por ke la limpordego de la malnova presburga vojo inter Sankt Margarethen im Burgenland kaj Sopronkőhida (germane: Steinambrückl) estu simbole malfermita dum tri horoj. Je la sama loko, la 27-an de junio 1989 la tiama aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Alois Mock kaj lia hungara ekvivalento Gyula Horn kune disigis la limzonon por emfazi la malkonstruon de la kontrolkonstruaĵoj komencitan la 2-an de majo de la sama jaro far Hungario.

Tiun mallongan tempon de malfermo de la fera kurteno eluzis pli ol 600 civitanoj de la Germana Demokratia Respubliko por fuĝi okcidenten (Hungario iom pli frue en 1989 malfermis liberan eniron al sia lando por loĝantoj de GDR). Ili estis avertitaj per flugfolio de la organizantoj de la tuteŭropa pikniko. La hungaraj limsoldatoj reagis trankvile al la amasa fuĝo: kvankam ekzistis ankoraŭ ordono pafmortigi ĉiujn, kiuj penas fuĝi, ili ne intervenis.

Pli fore atendis miloj da GDR-civitanoj la eblon transiri la limon, ĉar ili ne kredis je la limmalfermo kaj timis kaptilon. Tial la nombro de tiuj, kiuj transiris okcidenten dum tiu tago ne estis pli granda ol kelkaj centoj. Dum la sekvaj tagoj la kontrolo de la hungara okcidenta limo estis laŭ ordono de la registaro plifortigita kaj nur malmultaj homoj sukcesis ankoraŭ fuĝi. La 11-an de septembro 1989 Hungario definitive malfermis siajn limojn al GDR-civitanoj.

Signifo

La Tuteŭropa pikniko, laŭ pluraj, iĝis unu el la eventoj, kiuj kondukis al falo de la Fera Kurteno, reunuiĝo de Germanio kaj postaj eventoj. Pro tio ĝi ĉiujare estas festata en la sama loko, kie en 1989 la Fera Kurteno estis malfermita.

Organizantoj

La organizantoj de la pikniko estis membroj de la opona hungara demokrata forumo kaj la Paneŭropa Unio. Protektantoj estis ties prezidanto, Otto von Habsburg, eŭropa deputito de la CSU kaj la hungara ministro kaj reformanto Imre Pozsgay. La simbola distranĉo de la pikdrato estis farita de la ĝenerala sekretariino de la internacia Paneŭropa Unio, Walburga Habsburg Douglas.

Pri la tuteŭropa pikniko Erich Honecker diktis al la ĵurnalo The Daily Mirror jenan klarigon: „Habsburg disdonis flugfoliojn ĝis malproksimen en Polandon kaj tiel invitis la orientgermanajn feriantojn al pikniko. Kiam ili venis al la pikniko, oni donis al ili donacojn, manĝaĵojn kaj germanajn Markojn, kaj oni konvinkis ilin iri okcidenten.“

Memorejo

En la loko, kie la limpordego estis iam rompita de la rifuĝantoj, staras nun artaĵo de hungaraj artistoj en formo de malfermiĝanta pordo.

En 1996 estis starigita en Fertőrákos ĉe Sopron 10 metrojn alta ŝtala skulptaĵo de Gabriela von Habsburg. Ĝi simbolas starigitan pecon de pikdrato, kiu defore similas al kruco.

Eksteraj ligiloj