Tutgermania teamo en la Vintra Olimpiko 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutgermania teamo en la Olimpikoj

Flago de Tutgermania teamo
IOK-kodo  EUA
NOK Germana Olimpika Sporta Asocio (Deutscher Olympischer Sportbund)
Retejowww.dosb.de germane angle france
Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo
63 sportistoj en 8 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Andreas Ostler
Medaloj
Rango: #9
oro
1
arĝento
0
bronzo
1
sumo
2
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

1Kiel la Tutgermania olimpia teamo

2Kiel Okcidenta Germanio
Aliaj parencaj aperoj
Okcidenta Germanio (1968–1988)
Orienta Germanio (1968–1988)
Sarlando (1952)

La germana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo havis 63 sportistojn. Ili partoprenis en 8 fakoj. Flagtenanto de la germana teamo estis Andreas Ostler. La sportistoj atingis unu oran kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.

Estis la unua fojo ke sportistoj el ambaŭ postmilitaj germaniaj ŝtatoj rajtis komune partopreni olimpikojn kadre de Tutgermania olimpia teamo - tio ripetiĝas dum la somera olimpiko 1956 10 monatojn pli poste kaj dum ambaŭ olimpikoj de 1960 kaj 1964. En la komuna teamo de la Vintra Olimpiko 1956 akceptiĝis 52 atletoj de la okcidenta Federacia Respubliko Germanio kaj 11 atletoj de la orienta Germana Demokratia Respubliko. La komuna teamo sume ne estis tiom sukcesa kiom kutime en olimpikoj: la solan oran medalon kolektis la okcidentgermanino Rosa „Ossi“ Reichert en slalomego.

historia foto de la malferma ceremonio
same historia foto de la skikura stadiono