Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj
emblemo
internacia organizaĵo • sporta organizaĵo
Komenco 1967
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano, Svislando
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj (en angle Global Association of International Sports Federations aŭ mallonge: GAISF, en france Association Générale des Fédérations Internationales des Sports) estis kreita por antaŭenigi kunlaboron inter internaciaj sportfederacioj [1]. Dudek ses internaciaj sportaj asocioj helpis fondi ĝin en 1967. Nuntempe, la asocio funkcias kiel la gepatra organizaĵo por ĉiuj internaciaj sportfederacioj (olimpikaj kaj ne-olimpikaj), kaj la asocio ankaŭ organizas multdisciplinajn sportajn eventojn. La asocio inkluzivas ĉirkaŭ 92 oficialajn membrojn (kiel FIBA kaj la Internacia Tenisa Federacio (ITF)), kaj ĉirkaŭ 17 aliĝintajn membrojn. Ĉii tiuj federacioj ne reprezentas sporton sed organizaĵojn kiuj okupiĝas pri agadoj proksime rilataj al la internaciaj sportaj federacioj (kiel la Internacia Paralimpiko). Komitato kaj la Internacia Asocio por la Mondaj Sportludoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. btcom. "GAISF » Mission and Vision". Prenita la 21an de Julio 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]