Saltu al enhavo

Tutmonda Kongreso de Amaziĥoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmonda Kongreso de Amaziĥoj
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995 vd
Sidejo Parizo
Lingvoj

franca lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr
Oficiala flago de la Amazigh-movado, adoptita en 1997.

Tutmonda Kongreso de Amaziĥoj (berbere ⴰⴳⵔⴰⵡ ⴰⵎⴰⴹⵍⴰⵏ ⴰⵎⴰⵣⵉⵖ, Agraw Amaḍlan Amaziɣ, france Congrès mondial amazigh, akronime CMA) estas internacia neregistara organizaĵo formita de amaziĥaj asocioj kiu celas protekti kaj antaŭenigi la identecon, lingvon kaj kulturon de amaziĥoj (berberoj) en tuta Nord-Afriko kaj inter la diasporo en landoj kie ekzistas diversaj berberaj kulturoj[1].

La kongreso naskiĝis el la deziro de civitanoj kaj organizaĵoj havigi al si internacian kunordigan kaj reprezentan strukturon, kiu respondas al la interesoj de la amaziĥan kulturo, ĉi tiu iniciato estante sendependa projekto kaj senrilata al Ŝtatoj aŭ aliaj politikaj organizaĵoj.

La organizaĵo estis establita en septembro 1995 ĉe la unua kongreso kiu okazis inter la 1-a kaj 3-a de septembro 1995 en Saint-Rome-de-Dolan, Francio, kiu kunigis pli ol cent delegitojn kaj reprezentantojn de amaziĥaj asocioj, en landoj en Nordafriko, Eŭropo kaj Ameriko. La organizaĵo havas sidejon en Parizo kaj estas sendependa de iuj ŝtatoj kaj politikaj partioj. Pliaj kongresoj okazis en 1999 en Liono, en 2002 en Rubia, kaj en 2005 en Nador, Maroko. En decembro 2011, la sesa kongreso okazis en Bruselo, Belgio.

La Tutmonda Amaziĥa Kongreso estis priskribita kiel la "Unuiĝintaj Nacioj de la amaziĥa popolo" pro ĝia inkluziveco, reprezentado de ĉiuj amziĥoj en Nordafriko.

En 2009, la Kongreso faris proteston kontraŭ la "apartismo" de kiu suferas la berberoj en Maroko.

Disvastigo de amaziĥoj

[redakti | redakti fonton]
Disvastigo de berberoj (amaziĥoj) tra Nord-Afirko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Deutsche Welle (www.dw.com), Libya's Berbers feel rejected by transitional government | DW | 08.11.2011. Alirite la 27-an de junio 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]