Tutmonda Parolspuro-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutmonda Parolspuro-Asocio estas asocio fondita en 1982 en Friburgo, Svislando, kiel neprofitcela organizaĵo por divastigi la tutmonde unikan sistemon de artikulacia stenografio "Parolspuro", kreita de Felix Von Kunowski.

La asocio proponas adopton de Parolspuro por ĉiuj lingvoj kiel la duan skribon apud la tradicia por ĉiuj skribaj laboroj en lernejo kaj ĉiutaga vivo, ankoraŭ por helpi je la lingvoeduko kaj en la gepatra kaj fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Laŭ informo el la jarlibro de la Unio de Internaciaj Asocioj (UIA) de 2013, la asocio aktuale havas membrojn en 25 ŝtatoj de 4 kontinentoj.[1]

Referencoj