Tutmonda varmiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino tutmonda varmiĝo (kaj alternative klimata ŝanĝo) priskribas plialtiĝon de la mezaveraĝa temperaturo de la atmosfero, klimato kaj oceanoj de la Tero, kaj ties rilataj efikoj. Tamen klimata ŝanĝo povas ankaŭ referenci al ĉiu ajn historia ŝanĝo en klimato. Multaj linioj de scienca pruvaro montras ke la klimata sistemo varmiĝas.[1][2]

La fenomeno

Averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco inter 1856 kaj 2004.

Nuntempe eblas konstati ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero de nia planedo. En la lastaj tridek jaroj la averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco plialtiĝis 0,5 celsiojn]. La plej multaj sciencistoj kredas, ke la homo kaŭzis tion per enaerigo de metano, karbona dioksido, kaj aliaj forcejaj gasoj ekde la industriigo. Tamen tion pridubas kelkaj aliaj sciencistoj.

La natura forceja efiko igas la teron 30 celsiajn gradojn pli varma. Sen konsidero de aliaj ŝanĝoj diras teorio, ke plimultigo de la karbona dioksido en la atmosfero kaŭzas plivarmigon de la planeda surfaco. Restas la demando pri la grandeco de la varmigo.

La Interregistara Komitato pri Klimata Ŝanĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, subtenate de la naciaj sciencaj akademioj de la G8-ŝtatoj, esprimis sciencan prijuĝon, laŭ kiu la mezuma planeda temperaturo ekde la komenco de la 20-a jarcento plialtiĝis 0.6 ± 0.2 celsiajn gradojn kaj plej "multe el la varmiĝo observata dum la lastaj 50 jaroj estas atribuebla al homaj agadoj". Malgranda malplimulto de la kvalifikitaj sciencistoj kontestas la vidpunkton, ke la agoj de homaro grave rolas en la lastatempa temperatur-aliiĝo. Restas necerta la amplekso de la klimata ŝanĝo, kiun oni observos estonte. Oni konflikte kaj publike debatas pri la sekva demando: Ĉu necesas ion fari, reage al la plivarmiĝo de la atmosfero de nia planedo, kaj se jes kion?

La grado de la varmiĝo

La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde 2000 estis meznombre 0,18 °C (0,32 °F) pli varmaj ol la 1990-aj jaroj. Ekde la 1970-aj jaroj ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La unua jardeko de 21-a jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, deklaris en decembro 2009 la Brita Meteologia Oficejo kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (mallonge: MOM). 2009 estis verŝajne la kvina plej varma en 160-jara observado. MOM sciigis, ke tutmondaj temperaturoj estas 0,44° C (0,79 °F) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur en Nordameriko regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diris la Ĝenerala Sekretario de WMO Michel Jarraud. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio."

Ĉe tio NASA sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj", inkluzive de danke al influo de El Niño. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste.[3]

Indikoj

Neĝkovrilo de Kilimanĝaro

Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas en 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Aŭtoroj asertas, ke la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. Laŭ ili ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris kunaŭtoro de la esploro Lonnie Thompson. La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[4]

La glacikovraĵo de Gronlando

La raporto el 2007 de la Interregistara Spertularo pri klimata ŝanĝiĝo (angle IPCC) projektis altiĝon de marnivelo de inter 28 kaj 43 cm dum ĉi tiu jarcento. Sed ĝi agnoskis, ke ĉi tiu estas preskaŭ certe subtaksata cifero, ĉar kompreno de kiel glacio kondutas ne estis sufiĉe bona por fari fidindajn projekciojn.[5]

Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj en septembro 2009, montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis dufoje pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.[5]

En novembro 2009 la revuo "Science" publikis esploron laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas de 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo al 0,75 mm ĉiun jaron. "Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde", diris la esploristo Michiel van den Broeke de la Universitato Utrecht (Nederlando). "Ĉu ĉi tio daŭros, mi ne povas diri, sed ni kompreneble atendas, ke la klimato fariĝos pli varma estonte." Entute, marniveloj estas altiĝantaj je proksimume 3 mm ĉiun jaron, ĉefe ĉar marakvo estas vastiĝanta samtempe kiam ĝi varmiĝas.

Degelo sur la glacia surfaco agas kiel "retro-mekanismo", Dro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli de la envenanta sunradiado - kio rezultas je varmigo de la glacio. "Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon," li diris. "Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre."

La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj. Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.[5]

Konsekvencoj

Se la niveloj de oceanoj kaj maroj plialtiĝos pro tutmonda varmiĝo, tiam iuj insuloj kaj kontinentaj marbordoj subakviĝos, kaj sekve multaj homoj migros.

Pri la aktualaj marfluoj, de kiuj tre dependas multaj regionaj klimatoj, estas neniu certeco ke ili ne estas jam ekŝanĝiĝantaj kaj trajektorie kaj temperature. Tiaj ŝanĝoj povus kaŭzi estontece novajn klimatojn en kelkaj regionoj de la terglobo. La klimataj ŝanĝoj en tiuj regionoj kaŭzos perturbon en la ekologia sistemo, kaj al ĉiuj estaĵoj tie vivantaj.

En oktobro 2009 la brita ĉefministro Gordon Brown deklaris, ke Britio alfrontos "katastrofajn" inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Do, li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en Londono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". "La eksterordinara somera varmondo de 2003 en Eŭropo rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo", diris Gordon Brown. Laŭ li, la kostoj de tiu estus pli granda ol la efikoj kaj de mondmilitoj kaj la Granda Depresio kombinitaj. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vasta migrado pro klimatŝanĝiĝo kaj rezulte de tio en 2080 1,8 miliardo da homoj povus suferi pro manko de akvo.[6]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. [Chapter 2: Observations: Atmosphere and Surface] Hartmann et al. 2013 http://www.climatechange2013.org/images/report/WG1AR5_Chapter02_FINAL.pdf FAQ 2.1, "Evidence for a warming world comes from multiple independent climate indicators, from high up in the atmosphere to the depths of the oceans. They include changes in surface, atmospheric and oceanic temperatures; glaciers; snow cover; sea ice; sea level and atmospheric water vapour. Scientists from all over the world have independently verified this evidence many times."
  2. Myth vs Facts..... EPA (US) (2013). The U.S. Global Change Research Program, the National Academy of Sciences, and the Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC) have each independently concluded that warming of the climate system in recent decades is 'unequivocal'. This conclusion is not drawn from any one source of data but is based on multiple lines of evidence, including three worldwide temperature datasets showing nearly identical warming trends as well as numerous other independent indicators of global warming (e.g., rising sea levels, shrinking Arctic sea ice).
  3. Tiu ĉi jardeko estas rekorde varma esperante
  4. Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... esperante
  5. 5,0 5,1 5,2 Gronlando degelas... esperante
  6. Britio ĉe rando de natura katastrofo? esperante

Eksteraj ligiloj

Esploro