Tutmondiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknologioj de komunikado kaj tutmondiĝo (kontinentoj)
Mapo kun la ĉefaj veturoj de la Epoko de Malkovroj, 1482–1524. Vidu detalojn en etendebla tabelo:

Tutmondiĝo estas proceso, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas apartajn landojn.

Tutmondiĝo estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo.[1][2]

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.

Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[3]

Kvankam fakuloj lokigas la originon de tutmondiĝo en modernaj epokoj, aliaj markas ties historion longe antaŭ la eŭropa Epoko de Malkovroj kaj la veturoj al la Nova Mondo. Kelkaj eĉ markas la originojn al la 3a jarmilo a.K.[4][5] Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la ligiteco de la tutmondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis rapide.

La terminon en sia anglalingva formo globalization en 1983 konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt. La terminon en sia anglalingva formo globalization estis pli kaj pli uzata ekde mezo de la 1980aj jaroj kaj ĉefe ekde la mezo de la 1990aj jaroj.[6] En 2000, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) identigis kvar bazajn aspektojn de tutmondiĝo: komerco kaj financa trasendado, kapitalaj kaj investaj movadoj, migradoj kaj aliaj movoj de personoj, kaj la disemado de scio.[7] Krome, mediaj defioj kiaj la klimata ŝanĝo, problemoj pri akvo kaj aera poluado, kaj trofiŝkaptado de oceanoj estas ligitaj kun tutmondiĝo.[8] Tutmondiĝaj procezoj tuŝas kaj estas tuŝitaj de negocoj kaj labor-organizado, ekonomiko, sociaj kaj kulturaj resursoj, kaj la natura medio.

Termino kaj signifoj

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobiĝo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de socia scienco, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperas en anglalingva leksikono. La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt (1925–2006), en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [9] en la magazino Harvard Business Review.

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane EntnationalisierungDenationalisierung), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karl Jaspers en sia kulturkritika publikaĵo Die geistige Situation der Zeit ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[10] La proceso de tutmondiĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomiaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militoj, kiel montris la unua kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilito. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[11]

Superrigardo

Etendo de la vojoj de la Silka Vojo kaj de la Spicokomerco posedataj de la Otomana Imperio en 1453 kiu permesis esploradon

Homoj interrilatis super longdistancoj dum miloj da jaroj. La transtera Silka Vojo kiuj ligis Azion, Afrikon, kaj Eŭropo estas ideala ekzemplo de la transforma potenco de transloka interŝanĝado kiu ekzistis en la "Malnova Mondo". Filozofio, religioj, lingvoj, artoj, kaj aliaj aspektoj de kulturo disvastiĝis kaj miksiĝis kiam nacioj interŝanĝadis produktojn kaj ideojn. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, eŭropanoj faris gravajn eltrovaĵojn en sia esplorado de la oceanoj, inkluzive de la komenco de transatlantika vojaĝado al la "Nova Mondo" de Ameriko. Tutmonda movado de homoj, varoj, kaj ideoj kreskis signife en la sekvaj jarcentoj. Komence de la 19-a jarcento, la evoluo de novaj formoj de transportado (kiel ekzemple la vaporŝipo kaj fervojoj) kaj telekomunikado kiuj "kunpremis" kaj tempon kaj spacon enkalkulis ĉiam pli rapidajn indicojn de tutmonda interŝanĝado.[12] En la 20-a jarcento, stratveturiloj, sistemara transporto, kaj flugkompanioj igis transportadon eĉ pli rapida. La apero de elektronikaj komunikadoj, plej precipe poŝtelefonoj kaj la Interreto, ligis miliardojn da homoj laŭ novaj manieroj ĝis la jaro 2010.

Vidu ankaŭ

Alimondismo, ĜKKS , Internaciismo, Sennaciismo, Transnaciismo

Historio de tutmondiĝo

Kolonio, Imperio, Silka Vojo, Kristoforo Kolumbo, Manila galiono, Triangula komerco

Tutmondiĝaj militoj

Milito de Hispana Sukcedo, Sepjara milito, Opia milito, 1-a Mondmilito, 2-a Mondmilito

Notoj

  1. Al-Rodhan, R.F. Nayef kaj Gérard Stoudmann. (2006). Definitions of Globalization: A Comprehensive Overview and a Proposed Definition.
  2. Albrow, Martin kaj Elizabeth King (eld.) (1990). Globalization, Knowledge and Society London: Sage. ISBN 978-0-8039-8324-3 p. 8. "...all those processes by which the peoples of the world are incorporated into a single world society."
  3. Stever, H. Guyford (1972). "Science, Systems, and Society." Journal of Cybernetics, 2(3):1–3. COI:10.1080/01969727208542909
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj GL-H-09; $2
  5. Globalization and Global History (p.127). Alirita 3a de Julio 2012.
  6. Google Books Ngram Viewer: Globalization
  7. International Monetary Fund . (2000). "Globalization: Threats or Opportunity." 12a de Aprilo 2000: IMF Publications.
  8. (2002) “Grounding Globalization: The Prospects and Perils of Linking Economic Processes of Globalization to Environmental Outcomes”, Economic Geography 78 (3), p. 361–386. doi:10.2307/4140814. 
  9. Theodore Levitt: „The globalization of markets“ (anglalingve: "la tutmondiĝo de merkatoj"), en: Harvard Business Review, 61-a jarkolekto, 1983, n-ro 3, p. 92
  10. Origine germanlingve: „Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“.
  11. Origine germanlingve „Rausch der Raumerweiterung“ kaj „Gefühl der Weltenge“. En Karl Jaspers: Die geistige Situation der Zeit, p. 67 (eldono de 1932), ekzemple ISBN 3-11-016400-0
  12. O'Rourke, Kevin H. and Jeffrey G. Williamson. (2000). "When Did Globalization Begin?" NBER Working Paper No. 7632.

Eksteraj ligiloj