Tutslavaj koloroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutslava flago

La unua flago kun tielnomataj "tutslavaj koloroj" (bluo, blanko, ruĝo) estas tiu de Rusio, kiu probable kreatis iam dum la dua parto de la 17-a jarcento laŭ la tiame populara Nederlanda flago (tiu lasta devenas jam de 1572). Ĝi estis oficiale aprobita kiel komerca flago de caro Petro la Granda en 1705.

La koloroj estis akceptitaj de la 1-a tutslava kongreso en Prago en 1848 kaj simbolas komunan devenon de ĉiuj slavoj, diskonigatan de tutslavismo. Poste multaj slavaj nacioj prenis tiujn kolorojn por siaj flagoj.

Hodiaŭaj slav-landaj flagoj kun tutslavaj koloroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]