Tuttomondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuttomondo
Fronta vido de la murpentraĵo Tuttomondo.
Fronta vido de la murpentraĵo Tuttomondo.
Fronta vido de la murpentraĵo Tuttomondo.
murpentraĵo [+]

Lando Italio
RegionoToskanio
MunicipoPizo
Koordinatoj43° 42′ 40″ N, 10° 23′ 51″ O (mapo)43.71111110.3975Koordinatoj: 43° 42′ 40″ N, 10° 23′ 51″ O (mapo)

AŭtoroKeith Haring

Estiĝo1989

Publikoalirebla por la publiko

Tuttomondo (Toskanio)
Tuttomondo (Toskanio)
DEC
Tuttomondo
Tuttomondo
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo en Toskanio.

Map
Tuttomondo
Vikimedia Komunejo:  Tuttomondo [+]
vdr
Citaĵo
 Pizo estas mirinda. Mi ne scias kie komenci. Mi nun rimarkas, ke ĉi tiu estas unu el la plej gravaj projektoj, kiujn mi iam faris.[1] 
— Keith Haring, la 19-a de junio 1989

Tuttomondo, esperantigebla kiel Tutamondo, estas granda murpentraĵo kreita fare de Keith Haring en 1989 sur la ekstera muro de la pastrejo de la Preĝejo de Sant'Antonio Abate, en Pizo .

La surfaco de la muro mezuras proksimume 180 kvadratajn metrojn[2] (estas 10 metrojn alta kaj 18 metrojn larĝa);[3] ĝi estas la lasta publika laboro de la usona artisto antaŭ lia morto, kaj ankaŭ la nura pentraĵo kiun li dizajnis por esti permanenta.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Keith Haring renkontis en Novjorko junan pizan studenton, nome Pierĝorĝo Kastelani[4], kiu invitis lin por pasigi periodon de restado en la toskana urbo. Tie la artisto ekhavis la ideon krei murpentraĵon: la nura disponebla spaco estis granda ekstera muro, situanta ĉe la norda flanko de la monaĥejo de la preĝejo de Sant'Antonio Abate[3], parte detruita kaŭze de la bombadoj de la Dua Mondmilito . Danke al interkonsento inter la artisto, la municipo kaj la paroĥestro de la monaĥejo, li startis krei la verkon.

La artisto pentris la grandan murpentraĵon en junio 1989, en nur kvar tagoj.[1] Post ke li blankigis la tutan muron kaj desegnis la konturojn de la figuroj en nigra koloro, Haring kompletigis la murpentraĵon kolorigante ĝin kun la helpo de kelkaj studentoj kaj kelkaj metiistoj de la farbfirmao Caparol Center en Vicopisano, kiuj donacis la necesan tinkturon por realigi la laboron.[2]

Du filmetoj dokumentas la tutan produktadprocezon: L'Arte in diretta («La Arto senpere»), 5-minuta filmeto, kaj Tuttomondo, 27-minuta dokumenta intervjuo. Ambaŭ estis filmitaj fare de la direktoro Andrea Soldani, kiu ankaŭ faris, kune kun Haring, kelkajn videografiajn eksperimentojn tra la urbo kun Polaroida fotilo.[5] La granda intereso de la loĝantaro por la laboro kaj la multo da intervjuoj igis Haring deklari:

Citaĵo
 Ĉu titoloj? Malfacila demando, ĉar mi neniam donas titolon al io ajn... Eĉ ĉi tiu pentraĵo ne havas, sed se ĝi devus, ĝi estus io kiel... «Tuttomondo»! 

Fakte, Haring malofte donis titolon al siaj verkoj, plejparte urba grafitio kiu malaperis post malmulto da tempo. La titolo proponita de la aŭtoro, rekte en la itala[4], vortumas la simbolan signifon de la verko: estontecon en kiu la regantaj idealoj estas unueco kaj paco.

Male al la aliaj pentraĵoj de Haring, kutime faritaj dum ununura tago, Tuttomondo estis farita ene de semajno: la artisto dediĉis grandan klopodon al la realigo de tiu laboro, verŝajne konsiderante ĝin pli permanenta instalaĵo ol provizora.[6] La uzitaj vernisoj kaj la lastatempaj restarigoj permesis al la verko resti sendifekta êc hodiaŭ, en sia grandiozeco.

En siaj Taglibroj, la pentristo priskribas la entuziasmon de tiuj tagoj pro la manĝaĵo, la urbo kaj la reagoj de la homoj:

Citaĵo
 La vetero estis bela kaj la manĝaĵo eĉ pli bona. Mi bezonis kvar tagojn por pentri. Mi loĝas en hotelo rekte ale al la muro, do mi vidas ĝin antaŭ ol mi endormiĝas kaj kiam mi vekiĝas. Ĉiam estas iu observanta ĝin (la alian nokton eĉ je la 4-a). Estas vere interese vidi la reagojn de homoj. 
— Keith Haring, la 19-a de junio 1989

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo portretas 30 dinamikajn figurojn de granda vigleco, ĉenitaj kaj interligitaj per simboli la pacon kaj harmonion de la mondo. Ĉe la centro de la murpentraĵo estas la Piza kruco, reprezentita kun kvar homaj figuroj kunigitaj ĉe la talio. Pli supre, viro tenas delfenon sur siaj ŝultroj, dum maldekstre aperas hundo, simio kaj birdo: tio ŝajnas signifi, ke la ligo de homo kun la naturo estas nemalhavebla por la harmonio de la mondo. Supre dekstre tondilo, por simboli bonon, reprezentita kiel la kuniĝo de du homaj figuroj, tranĉas serpenton en du, por simboli malbonon. Virino kun infano en siaj brakoj kaj viro kun televidilo anstataŭ ol kapo simbolas la kontraston inter la natureco de la vivo kaj la teĥnologio kiu distordas ĝiajn naturajn ritmojn. Oni povas vidi flavan personon supre maldekstre, kiel matrjoŝka, por signifi, ke eĉ persono kun troa pezo, laŭ rajtoj kaj devoj estas ekzakte egala al ĉiuj aliaj. Du siamaj ĝemeloj en la centro, kunigitaj per la trunko, kaj du aliaj dekstre kunigitaj je la alteco de la ŝultroj, verŝajne volas vortumi kondamnon de la nukleaj katastrofoj. Malsupre, ĉe la stratnivelo, aperas marŝanta flava figuro: ŝli reprezentas publikon, preterpasanton, aŭ turiston, kiu dediĉas momenton de pripensado al la verko de la artisto, antaŭ ol daŭrigi direkte al la oblikva turo de Pizo .

Restarigo[redakti | redakti fonton]

La murpentraĵo Tuttomondo kaj la preĝejo de Sant'Antonio Abate .

En 2011, ĉirkaŭ dudek jarojn post la kreado de la verko, la fondaĵo Haring direktita de Julia Gruen serioze pripensis la ideon purigi la murpentraĵon en Piazza Sant'Antonio. La usona fondaĵo proponis konfidi la laboron al la Caparol Center, firmao kiu jam en 1989 liveris senpage la farbon por kolorigi la pentraĵon; por starti la restarigon interkonsentis inter la Municipo de Pizo, la Fondaĵo Haring kaj Caparol mem.[7]

La 16-an de novembro 2011, la unua ago de la konservado kaj restarigprojekto por la murpentraĵo estis kompletigita, kaj la pentraĵo estis purigata; poste, en printempo 2012, la dua fazo de la projekto kompletiĝis dank'al protektiga substanco por malrapidigi la maljuniĝon de la murpentraĵo[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Radio Scrigno - Tuttomondo (18 luglio 2014). Arkivita el la originalo je 2014-07-25. Alirita 2022-12-18.
  2. 2,0 2,1 2,2 Murale di Keith Haring (itale) (2019-12-17).
  3. 3,0 3,1 S.Antonio : Tuttomondo (itale) (2019-12-17).
  4. 4,0 4,1 Un capolavoro contemporaneo nell'antica Pisa: Tuttomondo di Keith Haring (itale) (2019-12-17).
  5. Andrea Soldani - L'arte in diretta, 5' / Tuttomondo, 27' / Affreschi elettronici, 1'15" - 1989 (itale) (2019-12-17}).
  6. La città dimenticata – Tuttomondo (itale) (18 luglio 2014).
  7. Carlo Venturini, "Haring, la Fondazione dice sì al restauro", Il Tirreno, 14a de Aprilo 2011. (itale)
  8. Ultimato il restauro del murale pisano di Keith Haring “Tuttomondo” (itale). Assessorato alla cultura del Comune di Pisa (4a de Majo 2012). Arkivita el la originalo je 03-07-2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tuttomondo en la itala Vikipedio.