Saltu al enhavo

Tuusniemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuusniemi
komunumo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Norda Savonio
Poŝtkodo 71200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 313  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 49′ N, 28° 30′ O (mapo)62.81111111111128.491666666667Koordinatoj: 62° 49′ N, 28° 30′ O (mapo) [+]
Areo 543,18 km² (54 318 ha) [+]
Tuusniemi (Finnlando)
Tuusniemi (Finnlando)
DEC
Situo de Tuusniemi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tuusniemi [+]
v • d • r

Tuusniemi estas komunumo de Finnlando en provinco Norda Savonio. Ĝia areo estas 699.42 km², el kio estas akvo 156.24 km² kaj tero 543.18 km². Fine de junio 2021 Tuusniemi havis 2439 loĝantojn. Laŭ la stato fine de 2023 estis 2 313 loĝantoj. Tio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Heinävesi, Kaavi, Kuopio, Outokumpu kaj Leppävirta.

Kirkvilaĝo kaj administra centro de Tuusniemi situas sur norda bordo de Juojärvi. Tie estas ekzemple lerneja centro, kie estas elementa lernejo, gimnazio kaj biblioteko. Tuusniemi ne havas propran sendependan komunuman bibliotekon, sed la biblioteko estas subbiblioteko de urba biblioteko de Kuopio. En la kirkvilaĝo estas ankaŭ hejma regiona muzeo. La komunumestro estas Timo Kiviluoma.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]