Tvaoj de la Grandaj lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto popolo

La tvaoj (angle Twa, ankaŭ konata kiel Batwa) estas pigmea popolo, kiu estas la plej antikva loĝantaro de la regiono de Grandaj lagoj en Afriko. Nuntempe la popolo renkonteblas en Ruando, Burundo, Ugando, kaj en la okcidenta parto de Demokratia Respubliko Kongo. En 2000 la suma popolkvanto estis proksimume 80 000 homoj, pro kio tiu popolo restas nur unu el la minoritataj popoloj en tiuj landoj[1].

Historio

Kiam hutuoj, unu el la bantuaj-popoloj, alvenis al la regiono, ili subigis tvaojn. Ĉirkaŭ la 15-a jarcento de nova erao, tucioj, la Nilotika popolo, ankaŭ almigris ĉi tien kaj ekdominis super kaj la tvaoj kaj hutuoj. Tvaoj parolas la saman lingvon, Kinjaruanda, kiel Hutu kaj Tutsi. Dum pluraj jarcentoj Tva estis nur malgranda minoritato en tiu areo (nuntempe ĉ. 1 % de popolkvanto en Ruando kaj Burundo) kun nesignifa politika rolo.

Tvaoj ofte malakceptis partopreni en diskutoj pri konflikto inter la hutuoj kaj tucioj, kiu atingis sian kulminon en Ruanda genocido en 1994. Tamen, ĉirkaŭ 30 % de la tvaoj estis mortigitaj en Ruando en tiu tempo[1].

Nuntempa situacio

Tradicia danco de Tva

Tradicie la tvaoj estis duonnomada popolo kun la ĉefokupoj de ĉasado kaj kultivado, loĝanta en montaraj arbaroj. Pro elradikigo de tiuj arbaroj por agrikulturaj celoj, konstruo de loĝejoj, industriigo de la regiono kaj establo de naturrezervejoj, la tvaoj estis devigitaj forlasi tiujn teritoriojn kaj serĉi novan loĝlokon. Pro tio multaj el ili nun estas sen propra hejmo kaj devas vivi en malriĉeco. La rajtoj de la tvaoj pri la teritorioj, de kiuj ili estis forpelitaj, neniam estis agnoskitaj de la respektivaj landoj kaj ili neniam ricevis iun rekompencon por tio.

Infanoj de la tvaoj preskaŭ ne havas eblecon edukiĝi kaj la reprezento de la komunumoj en la registraroj estas minimuma. Pro ilia pigmea deveno ili plu suferas pro antaŭjuĝoj kaj diskriminacio, perforto kaj ĝenerala ekskludo el la socia vivo[2][3].

Vidu ankaŭ

Aliaj pigmeaj popoloj

Eksteraj ligiloj

greke (en) Pigemoj de centra Afriko kun fotoj kaj etnografiaj notoj greke (en) Pigmeoj Batva en la regiono de Grandaj Lagoj, Minority Rights Group International, Junio 2000 greke (en) Virinoj Tva, Rajtoj de Tva en la regiono de Grandaj Lagoj en Afriko, Minority Rights Group International, Novembero 2003 greke (en) BURUNDIO: Defio de Batva por egalrajteco: Pigemoj hodiaŭ en Afriko IRIN Esploro

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Minoritatoj en Sieĝo: Pigemoj hodiaŭ en Afriko IRIN Esploro
  2. Forest Peoples Programme. http://www.forestpeoples.org/
  3. CAURWA (Communauté des Autochtones Rwandais). http://www.catgen.com/caurwa/EN