Tverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tverkado)
Tverkanta virino

Tverko (hispane Perreo) estas danco-stilo. La dancist(in)o (plej ofte virino) skuas kaj balancas siajn gluteojn (pugon) je sekse provoka maniero dum ŝi troviĝas en malalta kaŭranta sinteno. Tverkado (angle: 'twerking' estas en la oksforda angla vortaro: "danco je populara muziko per sekse provoka maniero kun antaŭenpuŝanta koksmovado kaj malalta, kaŭranta sinteno". La tverkado altiris multe da atento en Usono kiam Miley Cyrus tverkis je la tutlanda televido dum la MTV Video Music Awards-programo en aŭgusto 2013.

Tverkantaj dancistinoj dum Pharrell-Williams-Koncerto
Tverkantaj dancistinoj