Twin Peaks

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Twin Peaks ([twɪn piks], esperante nomata "Ĝemelaj Pintoj") estas TV-krimo- kaj mister-serio de reĝisoro David Lynch kaj aŭtoro Mark Frost, kaj produktoro Aaron Spelling. La serio havis grandan popularecon komence de la 1990-aj jaroj. Ĝi konsistas el pilotfilmo kaj 29 epizodoj.

Gvida temo de la serio estas la priklarigo de la murdo de Laura Palmer. Tion gvidas la FBI-agento Dale B. Cooper (rolita de Kyle MacLachlan). Dum la serio, la reĝisoro prezentas la abismojn de la ŝajne idilia urbeto Twin Peaks. La muziko de Angelo Badalamenti kontribuis al la mistera sonĝeca etoso.

La komplika intrigo enhavas multajn personojn kaj subintrigojn. En la dua duono de la serio aperas pli kaj pli da misteraj elementoj, kio perdigis spektantojn kaj kaŭzis finfine la ĉesigon de la serio.

La serio miksas la ĝenrojn de krimfilmaj serioj kaj ĉentelefilmoj kun magio, fantazio, surrealismo, romantiko, ktp.

Oni povas trakti la serion kiel antaŭulon de X-files (Usono, 1993-2002), kiu kaŭzis ankaŭ eksplodan plimultiĝon de mister-serioj en la 1990-aj jaroj. En Twin-Peaks rolis ankaŭ la posta ĉefrolulo de X-files, David Duchovny.

Ankaŭ aperis filmo "Fire Walk With Me" (Fajro piediru kun mi) reĝisorita de Lynch pri la sama temo.