Two-Mix

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Two-Mix - prononco [TU:miks] - estas en Japanio nacie konata duopo de japana popmuziko (mallonge nomata J-Pop), konsistanta el la gemuzikistoj Takajama Minami kaj Nagano Ŝiina.

La unua aparte sukcesa muikaĵo de la duopo estis Just Communication, la titola kanto de la animea serio Gundam Wing, kiu la 29-an de aprilo 1995 en Japanio publikiĝis kiel unuopaĵo kaj markis la komencon de la komerce sukcesa kariero de la duopo. Ĝis la fino de la jaro 1998 en la muzikeldonejo King Records publikiĝis 12 unuopaĵoj kaj 9 muzikalbumoj. La 26-an de decembro 1998 la unuopaĵo Truth – A Great Detective of Love el la mangao "Detektivo Konan" publikiĝis en la muzikeldonejo Warner Music Japan, kie la duopo restis ekde januaro 1999, ĝis en 2003 ĝi ekkunlaboris kun la muzikeldonejo Little Station.

En 2008 Ŝiina Nagano je la nomo ShiinaTactix komencis soloan projekton kun la gastaj kantistinoj Kobajaŝi Sanae, Hikasa Jōko kaj Tamura Mutsumi.

En 2009 la du muzikistoj mallongtempe reunuiĝis kaj produktis la dublan unuopaĵon Lightning Evolution / I’m Yours, kiun ili mem eldonis, ekde la 28-a de junlio kiel reta elŝutaĵo kaj mallongtempe de la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 2009 ankaŭ sur sonkompaktdisko. La 1-an de majo 2012 ambaŭ anoncis denove plani pli longtempan kunlaboron.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La kantistino Takajama Minami (artista nomo, pasporte Arai Izumi) naskiĝis la 5-an de majo 1964 en Tokio, Japanio. Krom esti kantistino, ŝi sukcese laboras kiel japana voĉoaktoro. En la duopo ŝi kantas, kaj krome aranĝas kaj komponas muzikaĵojn. La 5-an de majo ŝi edziniĝis al la desegnisto de la mangao detektivo Konan, Aojama Goŝo, en kies animeo ŝi parolas la samoman ĉefan rolon.

La muzikisto Nagano Ŝiina (same artista nomo, pasporte Makino Joŝiki) naskiĝis la 11-an de novembro 1964 en Kumamoto, Japanio. Liaj taskoj en la duopo estas, krom aranĝi kaj komponi muzikaĵojn, ludi klavarilon kaj verki la kantotekstojn.