Two Much

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Two Much
filmo
Originala titolo Two Much
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1995, 2 maj. 1996
Ĝenro romantika komedio, filmo bazita sur romano, komedia filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Robert W. Cort
Scenaro David Trueba • Fernando Trueba
Loko de rakonto Miamo
Muziko de Michel Camilo
Rolantoj Antonio Banderas • Melanie Griffith • Daryl Hannah • Danny Aiello • Joan Cusack • Eli Wallach • Austin Pendleton • Vincent Schiavelli • Gabino Diego • Allan Rich • Phil Leeds • Sid Raymond • Santiago Segura • Jeff Moldovan
Produktinta firmao Touchstone Pictures
IMDb
vdr

Two Much estas hispana filmo de 1995 reĝisorita de Fernando Trueba kaj stelulita de Antonio Banderas kaj Melanie Griffith.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Art Dodge (Antonio Banderas) estas fripono engaĝiĝinta kun Betty (Melanie Griffith), sed kiu subite enamiĝas je ŝia fratino Liz (Daryl Hannah), pro kio li inventas sian duoblulon, nome ĝemelan fraton. Tio rezultas en freneziga kurado de unu rolulo al la alia (la falsa duoblulo), tiele, ke sama rolulo devas ludi alterne kaj tutrapide siavice du rolulojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Temas pri versio de la franca komedia filmo de 1984, Le Jumeau reĝisorita de Yves Robert, siavice bazita sur romano de Donald E. Westlake.
  • Antonio Banderas kaj Melanie Griffith konatiĝis dum la filmado, poste geedziĝis, poste divorcis.
  • En tiu filmo ekaperis pli klare la komedian faceton de Banderas, antaŭe pli ofta en dramaj filmoj.
  • Antonio Banderas estis nomumita al Goja-premio, dum Melanie Griffith kaj Daryl Hannah estis nomumitaj al Premio Ora Frambo (plej malbona aktorino).
  • Two Much estas anglalingva vortoludo. "Too much" en angla signifas "tro" kaj Two signifas "du".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Two Much en la hispana Vikipedio.