Two and a Half Men

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Two and a Half Men (~ Du kaj duono da homoj) estas plur-seria situa komedio, produktita en Usono kaj prezentita fare de televida kanalo CBS, unaufoje la 22-an de septembro 2003. La serio ricevis Emmy-premion, estis proponita je Premio Golden Globe.

Sceno

Charlie Harper estas persista fraŭlo, seksavida kaj alkoholaĵ-ŝata persono, kies tuta vivo ŝanĝiĝas, kiam lia freŝ-divorcita frato (Alan) kaj ties 10-jara filo (Jake) transloĝiĝas, alhejmiĝas.

La du fratoj (Charlie kaj Alan) ne ŝatas sian patrinon, krom tio, la najbarino (Rose) ofte ĝenas Charlie. Charlie estas sukcesa muzikverkisto por reklamoj, dum Alan estas kiropraktikisto. Alan ludas la mallertan, malbonŝancan homon.

Gravas ankaŭ la dom-prizorgistino Berta, kiu ofte daŭrigas ŝercajn dialogojn, parolas pikajn frazojn.

Pluaj gravaj aktoroj estas la belulinoj, aktualaj amatinoj de Charlie.

Ludantoj

Aktoro Rolo
Charlie Sheen Charles Francis „Charlie” Harper
Jon Cryer Alan Jerome Harper
Angus T. Jones Jacob David „Jake” Harper
Marin Hinkle Judith „Judy” Harper (iama edzino de Alan)
Holland Taylor Evelyn Harper (patrino de Charli kaj Alan)
Melanie Lynskey Rose
Conchata Ferrell Berta
April Bowlby Candy
Emmanuelle Vaugier Mia

Eksteraj ligiloj