Tycho Brahe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tycho BRAHE)
Tycho Brahe
Tycho Brahe kun la elefanta ordeno
Tycho Brahe kun la elefanta ordeno
Persona informo
Tyge Ottesen Brahe
Naskiĝo 14-a de decembro 1546
en Kastelo Knutstorp, Danio
Morto 14-a de oktobro 1601
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Týn-preĝejo vd
Religio luteranismo
Nacieco dano
Lingvoj latinadana vd
Loĝloko Svedio vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de KopenhagoUniversitato de LepsikoUniversitato Rostock vd
Subskribo
Familio
Patro Otte Brahe vd
Patrino Beate Clausdatter Bille vd
Gefratoj Sophia Brahe • Jørgen Ottesen Brahe • Steen Brahe • Axel Ottesen Brahe • Knud Brahe vd
Edz(in)o Kirsten Barbara Jørgensdatter vd
Infanoj Sidsel Brahe vd
Profesio
Okupo astronomo • aŭtobiografo • poeto • astrologo • alkemiisto • verkisto vd
Laborkampo astronomio
Aktiva en Prago • Uraniborg • Benátky nad Jizerou vd
Verkado
Verkoj Rudolfaj tabeloj ❦
Sistemo de Tycho ❦
De Nova Stella vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598)
Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598)

Tycho BRAHE, nask. Tyge Ottesen Brahe, (14-a de decembro 1546 - 14-a de oktobro 1601) estas dana astronomo kaj astrologo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.

Li latinigis sian nomon per "Tycho" ĉirkaŭ la aĝo de 15[1]. La vorto havas la signifon "Fortuno" en la greka, por helena diaĵo de prospero.

Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu liveris fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Sunon, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.

Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.

Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599 kie li eklaboris por imperiestro Rudolfo la 2-a. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris ĝis sia morto.

La morto de la astronomo[redakti | redakti fonton]

Lia tombo estas en la preĝejo preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn - en Prago. En la jaro 2010 Jens Vellew de Aarhus Universitato en Danio organizis novan enketon pri la haroj kaj ostoj de la astronomo. En la jaro 1996 oni trovis hidrargon en lipharoj eltombigitaj en 1901. Oni supozis ankaŭ venenan influon aŭ murdon. Eble estis ankaŭ nur kuracilo kun hidrargo. En novembro de 2012 oni ekskludis la intencan venenadon.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Jackson, E. Atlee (2001). Exploring Nature's Dynamics. Wiley-IEEE. p. 12. ISBN 978-0-471-19146-9. Retrieved 2009-12-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]