Preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Týn-preĝejo)

Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn
kristana preĝejo
Informaro
Paroko: Virgulino Maria antaŭ Týn
Komunumo: Prago 1
Dekanujo: 1-a Praga Dekanujo
Provinco: Bohemio
Geografia situo 50° 5′ 16″ N, 14° 25′ 22″ O (mapo)50.0877114.4227Koordinatoj: 50° 5′ 16″ N, 14° 25′ 22″ O (mapo) f1
Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn (Prago)
Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn (Prago)
DEC
Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn
Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn
Situo de Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn
Map
Paroĥa preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn
Ŝtato: Ĉeĥio
vdr

Preĝejo de "Virgulino Maria antaŭ Týn" (kostel Panny Marie před Týnem) estas populare konata kiel la Týn-preĝejo.

La nuntempa gotika preĝejo, kies konstruo komenciĝis dum la regado de Karolo IV, estas jam la tria konstruaĵo sur tiu ĉi sankta tero. La unua estis malgranda romanika konstruaĵo, historie apartenanta al la "Ungelt" - la Týn-korto (2), la foircentro de Prago, kie eksterlandaj komercistoj aĉetadis kaj vendadis siajn varojn kaj por kiu oni fondis hospicon kun la nomita preĝejo. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis ĉefa utrakvista preĝejo. Ĉi tie predikis la husana episkopo Jan Rokycana kaj tie li estis en 1471 entombigita. La Týn-preĝejo estas unu el la plej gravaj monumentoj de praga gotiko de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Damaĝita de incendio, ĝia volbo estis renovigita en 1679 barokstile. La norda portalo, kies reliefo prezentas la Pasionon, estas verko de la metiejoj de Petr Parléř el la fino de la 14-a jarcento (aliro tra la mallarĝa strateto "Týnská" je la norda flanko de la preĝejo). La ĉefenirejo kondukas el la placo tra la domo n ro 604/14. La pentraĵo super la ĉefaltaro devenas de Karel Škréta kaj datiĝas je 1649. Inter la muroj de la preĝejo troviĝas tombo de la fama Tycho de Brahe, la korta astronomo de imperiestro Rudolfo II. Ĝi estas ornamita per rubandoj, inter ili ankaŭ la esperantista, kiun donacis danaj esperantistoj.