Uña de Quintana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uña de Quintana
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49327
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 6° 9′ U (mapo)42.086388888889-6.1444444444444Koordinatoj: 42° 5′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 29,78 km² (2 978 ha) [+]
Uña de Quintana (Provinco Zamoro)
Uña de Quintana (Provinco Zamoro)
DEC
Uña de Quintana
Uña de Quintana
Situo de Uña de Quintana
Uña de Quintana (Hispanio)
Uña de Quintana (Hispanio)
DEC
Uña de Quintana
Uña de Quintana
Situo de Uña de Quintana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uña de Quintana [+]
vdr

Uña de Quintana [Unja dekinTAna] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 97 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 45 km de Benavente. Ĝi limas kun Cubo de Benavente norde, Congosta kaj Ayoó de Vidriales nordoriente, San Pedro de Ceque sude, kaj Molezuelas de la Carballeda okcidente.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]