Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UŜE)

La termino Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo (UŜE) aŭ ankaŭ "Unuiĝinta Eŭropo" ekde la 19-a jarcento priskribas koncepton survoje al la politika unuiĝo de Eŭropo. Ĝi implicas federaciiĝon de eŭropaj landoj (laŭ malsamaj difinoj) kaj fine estas hipoteza scenaro de la unuiĝo de Eŭropo kiel ununura suverena ŝtato.

Temas pri politika slogano de la Eŭropa movado, tiu volas esprimi pli fortan eŭropan integriĝon kaj politikan kunlaboron inter la unuopaj nembroŝtatoj de Eŭropa Unio. La termino estas ankaŭ ofte uzata sinonime kun la koncepto konstrui Eŭropan federacian ŝtaton (vidu Eŭropa federaciismo).

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

la juna Victor Hugo

La esprimo aperis en la mezo de la 18-a jarcento tra George Washington. La skota verkisto Charles Mackay unue postulis la esprimon en dokumento de 1848, antaŭ Victor Hugo (france: États-Unis d’Europe), Giuseppe Mazzini kaj Giuseppe Garibaldi estis formintaj la nocion "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo". Ĉe la Internacia Kongreso de Paco en Parizo, la 21-an de aŭgusto 1849 Victor Hugo deklaris:

Citaĵo
 Venos la tago, kiam la du grandaj grupoj de landoj, Uniĝintaj Ŝtatoj de Ameriko kaj Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, manpremos trans la maroj. 

La esprimo "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" iĝis titolo de pripaca revuo kreita en 1867. Hugo vidis eŭropan federacion kiel unuan ŝtupon al tutmonda unuiĝo; li diris "Ĝi nomiĝos Eŭropo en la dudeka jarcento, kaj en sekvaj jarcentoj ... ĝi nomiĝos homaro".

La 7-an de decembro 1905 en Stokholmo, la sveda reformpedagogino Ellen Key nomis Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo longdaŭra celo de la antaŭe rompita skandinava unio de Svedio-Norvegio kadre de la movado pri Nordiismo - la konstanta vetkuro inter la skandinavaj nacioj devus halti kaj ili devus proksime kunlabori.[1]

La movado "UŜE" kun fortaj rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Paralele kun la Paneŭropa movado ekestis kaj evoluis (longtempe ne publike) la ideo de UŜE (mallongigo de la esperantlingca nomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo) kaj fariĝis la UŜE-programo. Pri ĝi ankaŭ amplekse raportis la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Laŭ stato post la unua mondmilito, en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj la ĉefaj konceptaj diferencoj inter la Paneŭropa kaj UŜE-programo estis:

a) La estonta mondpotenco dividiĝu – laŭ la Paneŭropa programo – je 5 partoj (Usono, Britio, Paneŭropo, Japanio, Sovetunio), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝu nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE;

b) al UŜE devos aparteni – laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj – ankaŭ Britio (laŭ stato de la 1930-aj jaroj la brita imperio) kaj Rusio (laŭ stato de la 1930-aj jaroj Sovetunio);

c) la Paneŭropa movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo Esperanto estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, doganan kaj eksteran politikon kaj unuecan valuton.

Taktiko proponita en la 1930-aj jaroj estis tajlori por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havu la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la imagitaj gvidantoj de UŜE la esperantistoj estu destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado.

Organo en la 1930-aj jaroj estis la tiutempa UŜE-eĥo, Eldonejo: „Libro“, Timiŝoaro, Rumanio. Fakliteraturo en la sama epoko estis de Josef Zauner: „Der Weg zur Europa-Partei - Der Ausweg UŜE)“, (germane La vojo al Eŭropa Partio - La elvojo UŜE) kaj de la sama aŭtoro „L' Eŭropanismo.“[2]

"Eŭropa lingvo"[redakti | redakti fonton]

Gvidantoj de la UŜE-movado proponis kaj uzis la nomon "Eŭropa lingvo" anstataŭ "Esperanto" pro la sekvaj motivoj (laŭ la revuo UŜE-eĥo, majo 1933):

Citaĵo
 
  • Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de Esperanto, ĉar ĉe la amasoj la nomo Esperanto ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton.
  • La fakto, ke Esperanto estas la sintezo de l' hindeŭropa lingvaro, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, ne akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la hindeŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de Esperanto estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed en la ĝisnuna malĝusta, erara propaganda metodo.[3] 

Rezolucio de la 21-a Japana Esperanto-Kongreso la 3-an de novembro 1933 pri tiu propono kritike notis:

Citaĵo
 La japana Esperantistaro konstatas, ke se la opinio pri Esperanto kiel "la eŭropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigata. 

Vidu ankaŭ:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruth Hemstad: Fra Indian Summer til nordisk vinter. Skandinava Samarbeid, Skandinava kaj Union Oppløsningen. Oslo 2008, p. 311 kaj piednoto 1563
  2. laŭ Enciklopedio de Esperanto, ĉapitro U
  3. laŭ Enciklopedio de Esperanto, ĉapitro E
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.