Uŝanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Griza uŝanko
Virino kun blanka uŝanko el imitita pelto

La uŝanko (ruse: ушанка) estas kapovestaĵo farita el pelto kun orelklapoj je la flankoj kiujn oni ankaŭ povas ligi supre sur la kapo aŭ sub la mentono.


La uŝanko ĉefe estas fabrikata en la rusia urbo Astraĥano, sed vendistoj ofte asertas ke la "aŭtentika" uŝanko venas el Siberio. Antaŭ ĉio ĝi estas portata en la malvarmaj regionoj de Rusio, sed ankaŭ ekzemple en Ĉinio, Norda Koreio, Skandinavio kaj eĉ en Usono. Plejofte oni uzas kuniklopelton por ĝi, sed kelkfoje ankaŭ pelton de vulpoj kaj martesoj. Ĉar en la okcidenta mondo oni pliofte protestas kontraŭ la uzado de pelto, uŝankoj multfoje estas el imitita pelto.

La rusia armeo kaj la polico ankoraŭ daŭre uzas la uŝankon malgraŭ la malnova modelo. Oni opinias ke la rusoj transprenis la koncepton dum la mongola invado.