Saltu al enhavo

U.S. Gold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
U.S. Gold
U.S. Gold Ltd.
videolud-evoluiga firmao
videoluda eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1984 - junio 1996
Sekvanto Eidos Interactive
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondita en 1984
Sidejo Birmingham
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Malfondita en 1996
v • d • r

U.S. Gold Limited estis brita videoluda eldonisto bazita en Birmingham, Anglio. La firmao estis fondita en 1984 fare de Anne kaj Geoff Brown, samtempe kun ties distribua kompanio CentreSoft, ambaŭ fariĝintaj parto de Woodward Brown Holdings (poste renomita CentreGold). La kompanio celis ĉefe publikigi ludojn importitajn el Usono kun pli malalta prezo en Eŭropo, precipe en Britio.

En 1985, U.S. Gold antaŭvidis jarenspezon de $6 milionoj por sia unua financa jaro kaj projektis publikigi pliajn 150 ludojn en la sekva jaro.[1] En 1988, U.S. Gold ricevis premion okaze de la Golden Joystick Awards kiel "Programara Eldonejo de la Jaro".[2] La firmao ankaŭ posedis la buĝetan etikedon Kixx.[3]

En 1988, la kompanio subskribis kontrakton kun la japana firmao Capcom por adapti ĝiajn arkadajn videoludojn al hejmaj komputiloj en Eŭropo. Ili entute pagis 2 milionojn da pundoj por dek-luda interkonsento kun Capcom. La unuaj kvar ludoj anoncitaj ene de la kontrakto estis adaptoj de la 1987-aj arkadaj ludoj Street Fighter, Tiger Road, 1943: The Battle of Midway kaj Black Tiger por la platformoj Commodore 64, ZX Spectrum, Amstrad CPC, Atari ST kaj Amiga.[4] Iliaj unuaj kvin Capcom-eldonoj vendiĝis je pli ol 250 000 unuoj en Britio ĝis 1989. La plej sukcesa titolo, Bionic Commando, vendis pli ol 70 000 unuojn en la lando. La sekva Capcom-eldono estis Forgotten Worlds en 1989.[5]

En aprilo 1996, Eidos Interactive akiris la tutan CentreGold-grupon (inkluzive de U.S. Gold) kontraŭ 17.6 milionoj da pundoj.[6][7] Pro tio, U.S. Gold kaj CentreSoft ĉesis sian agadon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Anderson, Chris (June 1985). "On top of the US Goldmine". Zzap!64. No. 2. Newsfield. pp. 46–48. Retrieved 5 June 2017.
  2. ↑ Lacey, Eugene (May 1988). "Golden Joystick Awards 1988". Computer and Video Games. No. 79. Future Publishing. p. 39. Retrieved 5 June 2017.
  3. ↑ Anthony Guter Mastertronic Style. Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2021-01-31 .
  4. ↑ "Ready Steady Go!". Computer & Video Games. No. 80 (June 1988). 15 May 1988. pp. 84–5.
  5. ↑ "Capcom: A Captive Audience". The Games Machine. No. 19 (June 1989). United Kingdom: Newsfield. 18 May 1989. pp. 24–5.
  6. ↑ Eidos proposes to take over Centregold (29 March 1996). Alirita 4 June 2017 .
  7. ↑ . "It felt like robbery": Tomb Raider and the fall of Core Design (31 March 2015). Alirita 4 June 2017 .